tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pt ru sv

Peco da ŝtofo pendigita por kaŝi aŭ ŝirmi ion:
meti kurtenon antaŭ pentraĵon;
kurtenoj de fenestro, lito, alkovo;
levi, fermtiri la kurtenon.
Granda kurteno, kiu kaŝas scenejon de teatro, dum oni ne ludas:
alveni antaŭ la leviĝo de la kurteno.
ŝirmilo

Malfacile transirebla limo en Eŭropo inter okcidentaj
kapitalismaj kaj orientaj komunismaj ŝtatoj en
la 20a jarcento, precipe post la
dua mondmilito
kaj ĝis 1991:
ĉe ambaŭ flankoj de la Fera Kurteno estis proksimume du
milionoj da soldatoj
[2].