lektor/o Z

lektoro  

PED Titolo de Instruisto, universitata profesoro, diverse uzata laŭ la landoj, kaj plej ofte koncernanta instruiston pri lingvoj: el 580 000 instruistoj laborantaj en la pola eduksistemo nur ĉirkaŭ 30 000 estas lektoroj de fremdaj lingvoj[1]; lektoro pri matematiko en la universitato de Oksfordo[2].
1. Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 19a
2. Garbhan Macaoidh: Inversigita mondo (Lewis Carroll, Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie), Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 25a
angle:
lecturer (instructor)
beloruse:
лектар, выкладчык
ĉeĥe:
lektor, přednášející
france:
lecteur (université)
germane:
Dozent
hungare:
lektor (egyetemi)
nederlande:
lector
pole:
wykładowca
portugale:
professor (universitário, especialmente de línguas)
rumane:
lector universitar
ruse:
лектор, преподаватель
slovake:
lektor (univerzitný)

administraj notoj