*lepr/o

*lepro

Infekta haŭta malsano, karakterizata per ulceroj kaj gangrenoj, kiuj iom post iom difektas kaj forkonsumas la haŭton kaj karnon: jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo [1]; se li vidos, ke la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro [2]; favaj hundoj, la lepro vin manĝu! [3]; tiutempe oni sciis, ke lepron kaŭzas la bacilo Mycobacterium leprae, sed ĝis tiam neniu sukcesis kultivi tiun bacilon en laboratorio, por ebligi detalajn studojn [4].
angle:
leprosy
beloruse:
праказа, лепра
bretone:
lovrnez
bulgare:
проказа, лепра
ĉine:
麻疯病 [máfēngbìng], 麻瘋病 [máfēngbìng]
france:
lèpre
germane:
Aussatz, Lepra, Hansensche Krankheit
greke:
λέπρα
hispane:
lepra
hungare:
lepra
japane:
ハンセン病 [ハンセンびょう]
katalune:
lepra
nederlande:
lepra, melaatsheid
pole:
trąd, lepra
portugale:
hanseníase, lepra
rumane:
lepră
ruse:
проказа (болезнь)
ukraine:
проказа, лепра

administraj notoj