ligatur/o PIV1

ligaturo

1.  
MED Ferma ligo de organa dukto1.a: ... alkudras al ĝi, ― ripetis Vlacjo, singarde streĉante la ligaturon [1].
2.  
TIP Litero1 kunmetita el la formoj de pluraj signoj: estas provizataj la ligaturoj fi, fl, ſt KompLeks .
3.
MUZ Flua sonigo de sinsekvaj tonoj; en muzika skribo ordinare prezentata de arko super aŭ sub la respondaj notoj: ligaturo super su de suos [2].
1. J. German: La afero, al kiu vi servas, 2016-2017
2. A. Owen: Monteverdi nefiltrita, 2018
france:
ligature
pole:
ligatura
rumane:
ligatură

ligaturi

(x)
Fari ligaturon: fadeno por ligaturi [3].
france:
ligaturer

administraj notoj