tradukoj: be ca cs de en es fa fr hu it nl pl pt ru sk

dukt/o SPV

dukto  

Iom granda tubo, kiu portadas fluaĵon de devena loko al cela loko:
a)
SPVANAFIZL de organo aŭ al organo: glandoj, kiuj ... havas nur unu dukton [1].
b)
PIV1TEK de produkta industria loko al konsuma loko: konstrui novan petrolan kaj/aŭ gasan dukton Rusio-Belarusio-Polio. [2].
c)
KompLeksKOMP de procezo al procezo, sen intera dosiero: „tubo“, fakvorte „dukto“, signifas, ke eligon de unu programo oni metas kiel enigon de la sekva programo [3].

dukta  

FIZL(pri organo) Eliganta substancojn tra dukto. VD:ekzokrina 2

sendukta  

FIZL(pri organo) Eliganta substancojn, sen dukto: aliaj [glandoj] estas tute senduktaj kaj ties sekreciaĵoj enfluas rekte en la sangofluon [4]. VD:endokrina 2

akvodukto  

EBVARKITEK Dukto1.b kaj kunaj instalaĵoj, kiuj provizas akvon al urbo aŭ ajna loko, kie ĝi bezonatas: Londono ne havis akvodukton, tiam [5]. SIN:akvedukto

gasdukto  

EBV
TEK Dukto1.b, kiu portas gason, ordinare brulgason.

naftodukto  

EBV
TEK Dukto1.b, kiu portas nafton.

ovodukto  

ANA Ĉiu el la du duktoj1.a kiuj elkondukas la ovoĉelojn el la ovario (ĉe inoj de homo kaj de diversaj bestoj): parazitaj vermoj, trematodoj el la familio Prosthogonimidae afekcias la ovoduktojn de kokinoj kaj aliaj birdoj kaj kaŭzas tie inflamojn [6].

spermodukto  

ANA Ĉiu el la du duktoj1.a kiuj kondukas spermon de epididimo ĝis uretro (ĉe viroj de homo kaj de diversaj bestoj): el la tubetoj aŭ saketoj eliĝas spermatozooj tra spermodukto [7].

tradukoj

anglaj

~o a: duct, tube; ~o b: pipeline; akvo~o: aqueduct; gas~o: gas pipeline; nafto~o: oil pipeline.

belorusaj

akvo~o: аквэдук, вадаправод.

ĉeĥaj

~o: ductus, kanálek, průchod, trubice, vývod, vývod žláz se zevní sekrecí; akvo~o: akvadukt, kanálek obsahující vodu, mokovod; nafto~o: produktovod, ropovod.

francaj

~o a: conduit (tube); ~o b: conduit (tube); ~o c: pipe (informatique), tube (pipe, informatique); akvo~o: aqueduc; gas~o: gazoduc; nafto~o: pipe-line; ovo~o: oviducte; spermo~o: canal déférent, spermiducte.

germanaj

akvo~o: Aquädukt; gas~o: Gaspipeline; nafto~o: Ölpipeline.

hispanaj

akvo~o: acueducto.

hungaraj

~o a: vezeték (anatómia); ~o b: csővezeték; ~o c: cső (programláncolásra); akvo~o: vízvezeték; gas~o: gázvezeték; nafto~o: kőolajvezeték.

italaj

~o a: dotto, canale (anat.), condotto; ~o b: dotto, condotta (tubo), condotto; ~o c: pipe (inf.); akvo~o: acquedotto; gas~o: gasdotto; nafto~o: oleodotto.

katalunaj

~o a: via; ~o b: tub, canonada; ~o c: canal; ~o : conducte; akvo~o: aqüeducte; gas~o: gasoducte; nafto~o: oleoducte.

nederlandaj

~o a: leider; ~o b: leiding; ~o c: pipe; akvo~o: aquaduct; gas~o: gaspijpleiding; nafto~o: oliepijpleiding.

persaj

~o a: مجرا; ~o b: خط لوله; ~o c: خط لوله; akvo~o: آب‌بَر، آباره; gas~o: خط لولهٔ گاز; nafto~o: خط لولهٔ نفت.

polaj

~o a: przewód; ~o b: -ciąg (np. ropociąg), kanał; ~o c: potok (informat.); akvo~o: wodociąg, akwedukt (hist.); gas~o: gazociąg; nafto~o: naftociąg, ropociąg.

portugalaj

~o a: duto; akvo~o: aqueduto.

rusaj

~o a: канал; ~o b: трубопровод; ~o c: канал; akvo~o: акведук, водопровод; gas~o: газопровод; nafto~o: нефтепровод.

slovakaj

~o: kanálik, trubica, vývod; akvo~o: akvadukt, vodovod; nafto~o: ropovod.

fontoj

1. P. Jelenc: intersekseco, soc.culture.esperanto, 1994-02-20
2. Z. Lapcionak: Re: politika geografio, soc.culture.esperanto, 2002-07-23
3. M. Minich: rekonstrui signojn, soc.culture.esperanto, 2004-01-28
4. H. Schicke: Metabolaj kaj endokrinaj malsanoj, Naturkuracado.info, 2005
5. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la barbaro
6. O. A. Fischer: Libeloj kiel interaj gastigantoj de parazitaj vermoj (trematodoj kaj cestodoj), Scienca Revuo, 2008:3, p. 141a-156a
7. C. Støp-Bowitz, B. Mészáros: Enkonduko en la Biologion, Fokuso, 1987:4

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
gas~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nafto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | dukt.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2018/03/22 12:10:13