*tub/o UV

*tubo

1.
TEK Longa kava cilindroforma diversmateria ilo servanta por plej diversaj uzoj: plumba, kaŭĉuka, vitra tubo; tubo de pipo, de trumpeto, de pafilo, de kanono; akvotubo; gastubo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo [1]; vidu la hipopotamon […] ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj [2]; mi vidas kandelabron […], sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj [3]; la malgranda knabo ekrigardis al la tekruĉo, […] sambukaj floroj eliris freŝe kaj blanke, elkreskigis grandajn longajn branĉojn, eĉ el la tubeto ili etendiĝis ĉiuflanken [4]; tubaperturo de pafilo [5]; oni enmetis la korpon en ŝtonan tubon, tra kiu dum kelke da tagoj pasis varmega aero, kaj sekiginte oni transdonis al la enbalzamigistoj [6]; el la kaldrono elstaris vertikala tubo, kovrita per peza ŝtono [7]; li alsaltis al la kontraŭa muro kaj almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre Marta ; fajrestinga tubo (vd hoso) [8]; premtubeto (fermita tubo por konservi tomatpaston, dentoŝmiraĵon k.a.) ŝi vidis en oksigena kesto la ŝrumpan violan bebon kun multaj tuboj sur la korpo [9].
2.
RAD Vakutubo: ilia ekipaĵo konsistas el du ikso-radiaj tuboj: temas pri kolimatiloj kaj detektiloj de ambaŭ flankoj de ĉiu (plejofte pri tio nekonscia) pasaĝero [10].
afrikanse:
buis
albane:
tub
amhare:
ቧንቧ
angle:
tube, hose (flekstubo) prem~eto: collapsible tube. 2. vacuum tube
arabe:
أنبوب
armene:
խողովակ
beloruse:
труба, трубка, шланг, цюбік
bengale:
টিউব
birme:
ပြွန်
bulgare:
тръба, маркуч (flekstubo)
ĉeĥe:
hlaveň, roura, trouba, trubice, trubka
dane:
rør
estone:
toru
eŭske:
hodi
france:
tube, tuyau akvo~o: tuyau d'arrosage. prem~eto: tube.
galege:
tubo
germane:
Rohr, Röhre, Leitung, Schlauch (flekstubo) prem~eto: Tube.
guĝarate:
ટ્યુબ
haitie:
tib
hinde:
ट्यूब
hungare:
cső akvo~o: vízcső. gas~o: gázcső.
irlande:
feadán
islande:
rör
japane:
チューブ
jave:
tabung
jide:
רער
kanare:
ಟ್ಯೂಬ್
kartvele:
მილით
katalune:
tub, canonada, canó
kazaĥe:
түтік
kimre:
tiwb
kirgize:
түтүк
kmere:
បំពង់
koree:
튜브
korsike:
tubu
kose:
umbhobho
kroate:
cijev
kurde:
lûle
latve:
caurule
laŭe:
ທໍ່
litove:
vamzdis
makedone:
цевка
malagase:
fantsona
malaje:
tiub
malajalame:
കുഴല്
malte:
tubu
maorie:
ngongo
marate:
नलिका
mongole:
хоолой
nederlande:
buis, slang (flekstubo) akvo~o: afvoerpijp. gas~o: gasbuis.
nepale:
ट्यूब
njanĝe:
chubu
okcidentfrise:
tube
panĝabe:
ਟਿਊਬ
paŝtue:
تيوب
pole:
rura, tuba, przewód akvo~o: rura wodna, wąż wodny, przewód wodny. gas~o: rura gazowa, gazrurka, przewód gazowy.
portugale:
akvo~o: tubo, cano.
ruande:
itiyo
ruse:
1. труба, трубка, шланг, тюбик 2. радиолампа
samoe:
faʻagāʻau
sinde:
ٽيوب
sinhale:
නළ
slovake:
rúra, trubica
slovene:
cev
somale:
tuubada
ŝone:
chubhu
sote:
tube,
sunde:
pipah
taje:
หลอด
tamile:
குழாய்
tatare:
труба
telugue:
ట్యూబ్
ukraine:
трубка
urdue:
ٹیوب
uzbeke:
trubka
vjetname:
ống
zulue:
umbhobho

tubisto PIV2

Metiisto por instalado kaj riparado de tuboj de akvo, hejtado, defluo, necesseĝaj ktp: en 1937 malfermis surloke la heredinto Fritz Höber metiejon de tubisto kaj instalalisto [11]; [li] dum la Granda Depresio vivtenis sian familion laborante kiel tubisto [12].
angle:
plumber
beloruse:
вадаправоднік, газаправоднік, мантажнік труб
france:
plombier
germane:
Klempner
hungare:
csőszerelő, vízszerelő
katalune:
llauner
nederlande:
loodgieter
pole:
hydraulik, kanalarz (pot.)
portugale:
bombeiro hidráulico, encanador
ruse:
водопроводчик, сантехник
ukraine:
монтажник труб, трубопровідник, водопровідник, газопровідник

bildotubo PIV1

RAD Granda vakutubo kun ekrano1, en malnova televida ricevilo aŭ komputila vidigilo, en kiu la ricevita bildo estas videbligata per katodaj radioj: Adriano tuj saltis antaŭen por turnile malaltigi la helecon por protekti la bildtubon [13]; en kolortelevidila bildotubo estas tri kanonoj [14].
angle:
picture tube, CRT, cathode-ray tube
beloruse:
электронна-прамянёвая трубка, кінэскоп
germane:
Bildröhre
japane:
ブラウン管 [ブラウンかん]
portugale:
tubo de imagens, tubo de raios catódicos
ruse:
кинескоп, электронно-лучевая трубка
ukraine:
кінескоп

blovtubo

Pafilo, ĉe iu oni blovas venenajn sagojn el tubo per blovo: pro la distanco ni opinias, ke ne uziĝis indiana blovtubo, sed speco de speciala pafilo, verŝajne laŭcele konstruita ChR ; specialistoj kun spertoj en kaptado de sovaĝaj bestoj per blovtuboj kaj narkotigaj sagoj embuskis – vane [15].
15. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 2006
beloruse:
дзьмухавая стрэльба
germane:
Blasrohr

flekstubo

Malrigida tubo, kiu kondukas gason aŭ fluaĵon; hoso: kiam mi ĝardenumis, mi trinkaĉis la akvon el flekstubo [16].
16. J. Malá: Batpurigilo, Esperanta Retradio, 2018
beloruse:
шлянг
france:
flexible (tuyau), tuyau souple
germane:
Schlauch
portugale:
mangueira

fumtubo

Tubo, tra kiu eliĝas la fumo de fajrujo, forno, kameno ktp: de malproksime li ekvidis novkonstruitan domon, el kies fumtubo eliĝis dika, flavgriza karbonubo [17]; grandaj konstruaĵoj kaj altegaj fumtuboj […] staras tie meze en la valo [18]; inter la fumtuboj kaj mastoj de l’ vaporŝipoj, kuŝantaj apud la surbordo [19]. SIN:kamentubo
beloruse:
комін
ĉeĥe:
komín, kouřovod, roura od kamen
france:
conduit de fumée
germane:
Ofenrohr, Schornstein, (Rauch-)Abzug , Esse, Schlot
hungare:
kémény
indonezie:
cerobong
japane:
煙突 [えんとつ]
nederlande:
schoorsteen
pole:
komin
portugale:
chaminé
ruse:
дымовая труба
slovake:
dymovod kozuba, komín
ukraine:
димар

glittubo

SPO Dekliva glitvojo, tobogano en formo de tubo (foje ne tute fermita): oni […] fondis akvoparkon kun plej longa en Pollando glittubo [20].
20. L. Ligęza: Inter artaĵoj naturaj kaj homaj, Pola Esperantisto
france:
glissoire d'eau, toboggan à eau
germane:
Rutsche (geschlossene)
katalune:
tobogan aquàtic
pole:
rura (pot.), ślizgawka wodna, zjeżdżalnia wodna
portugale:
tobogã aquático

*kamentubo

ARKI Masonita aŭ metala tubo, per kiu la fumo el kameno aŭ ĉambra forno eliras eksteren: kie fumas la kamentubo, tie oni kuiras manĝaĵon [21]; kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo [22]; notu en la kamentubo PrV .
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 13:3
angle:
chimney
beloruse:
комін
bretone:
siminal
bulgare:
комин
ĉeĥe:
komín
france:
conduit de cheminée, cheminée (sur le toit)
germane:
Schornstein
hungare:
kémény
japane:
煙突 [えんとつ]
katalune:
xemeneia
nederlande:
schoorsteen(pijp)
pole:
komin, przewód kominowy
portugale:
chaminé
ruse:
дымовая труба, печная труба
slovake:
dymovod kozuba, komín
ukraine:
комин, димар

kamentubisto

Persono kies laboro estas skrappurigi la kamentubojn: la kamentubisto fikse ŝin ekrigardis kaj diris: „mia vojo iras tra la kamentubo!“ [23].
beloruse:
камінар
ĉeĥe:
kominík
france:
ramoneur
germane:
Schornsteinfeger
hungare:
kéményseprő
katalune:
escura-xemeneies
nederlande:
schoorsteenveger
pole:
kominiarz
portugale:
limpa-chaminés
ruse:
трубочист
slovake:
kominár
ukraine:
сажотрус, коминяр

pafiltubo

Tuba parto de pafilo kiu gvidas eliĝantan pafaĵon: komandovorto ekflamis kaj antaŭ la […] atendanta procesio rigidiĝis pafiltuboj LGA ; ekzameno per kompara mikroskopo poste pruvis, ke la kuglo […] efektive eliris el tiu ĉi pafiltubo ChR ; el ĉiu arbettufo eliris tri aŭ kvar pafiltuboj [24].
24. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
beloruse:
руля, ствол (зброі)
france:
canon (partie d'une arme)
germane:
Gewehrlauf, Lauf (Schusswaffe)

pantalontubo

TEKS Krurumo: ŝi formetis siajn ŝuojn kaj ŝtrumpetojn kaj suprenrulis siajn pantalontubojn ĝisgenue [25].
25. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
beloruse:
калошына, калашына
ĉeĥe:
nohavice
france:
jambe de pantalon
germane:
Hosenbein
portugale:
perna de calça
slovake:
nohavica
ukraine:
холоша

provtubo

BIOKEM Tubforma vazeto, ordinare el vitro, en kiu oni provas reakciojn ĉe fluaĵoj aŭ gasoj: provtubetoj kaj analizoj ne lasas sin influi de komedio [26].
beloruse:
пробаўка, пробніца, прабірка
ĉeĥe:
zkumavka
france:
éprouvette, tube à essai
germane:
Teströhrchen, Reagenzglas
hungare:
kémcső, lombik
japane:
試験管 [しけんかん]
katalune:
tub d'assaig, proveta
nederlande:
proefbuis
pole:
probówka
portugale:
tubo de ensaio
ruse:
пробирка
slovake:
skúmavka
ukraine:
пробірка

vakutubo

RAD Elektronika aranĝaĵo (ne plu uzata), vitra aŭ metala vazo el kiu ĉiuj gasoj estas forigitaj, kaj kies elektrodoj regas fluon de elektronoj: la vicoj de vakutuboj ekglimis kaj la ŝaltita televidilo malrapide varmiĝis [27].
27. Pejno Simono: Ĉu vi volas konjakon?
angle:
vacuum tube
beloruse:
электронная лямпа, радыёлямпа
france:
tube à vide
germane:
Vakuumröhre
ruse:
электронная лампа, радиолампа

katodradia tubo PIV1

RAD Bildotubo: grava inventaĵo de Braun estas la pluevoluigo de la katodradia tubo [28].
beloruse:
электронна-прамянёвая трубка, кінэскоп
ĉeĥe:
katodová trubice
france:
tube cathodique
germane:
Kathodenstrahlröhre
japane:
陰極線管 [いんきょくせんかん]
slovake:
katódová trubica

administraj notoj

pri kamen~isto:
    Laŭ PIV2 (sed ne PIV1), „kamentubisto“
    estas fundamenta.
    Mi tamen ne trovis ĉi tiun kunmetaĵon en la Fundamento.
    [Sergio]