9limf/o JED

9limfo

1.
ANA Flaveta aŭ senkolora likvaĵo formiĝanta el hista fluaĵo kaj forkondukata tra limfujoj al la venoj. limfo […] produktiĝas pro la troa likvo kiu eliras de la sangaj kapilaroj al la interĉela aŭ interhista spaco, kaj estas kolektita de la limfaj kapilaroj, kiuj drenas al limfaj vaskuloj pli dikaj ĝis konverĝi en duktoj kiuj flu[ig]as [ĝin] en la subklaviajn vejnojn [1]. VD:ĥilo
2.
BOT Akveca suko, cirkulanta en vegetaĵoj; sevo: ci vidos la limfon suprenrampi laŭ la trunko de la plantoj [2].
1. Vikipedio, Kardiovaskula sistemo
2. V. Català, trad. J. Ventura i Freixas: Soleco, 1967
angle:
1. lymph 2. sap
beloruse:
1. лімфа 2. сок (у расьліне)
ĉine:
1. 淋巴 [línbā], 淋巴液 [línbāyè] 2. 津泽 [jīnzé], 津澤 [jīnzé], 树液 [shùyè], 樹液 [shùyè]
france:
1. lymphe 2. sève
germane:
1. Lymphe 2. Pflanzensaft, Baumsaft, Xylemsaft, Phloemsaft
greke:
1. λύμφη
hispane:
1. linfa
hungare:
1. nyirok
itale:
linfa
japane:
リンパ [りんぱ]
katalune:
1. limfa 2. saba
latinece:
1. lympha
nederlande:
1. lymfevocht
pole:
1. limfa
portugale:
1. linfa 2. seiva
ruse:
1. лимфа
ukraine:
лімфа

limfa

Rilatanta al limfo aŭ enhavanta limfon. la primara lokalizado de la virusoj estas epitelio kaj limfa histo de la faringo [3]; Rousseff sukcese batalis kontraŭ limfa kancero, kiu trafis ŝin [4]; ke remado ebligas naturan limfan drenadon kaj plifortigas muskolojn [5].
3. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?, 2011
4. Monato, Jozefo Lejĉ: Lulita de la antaŭulo, 2011
5. Monato, Christian Bertin: Remado-rimedo, 2015
angle:
lymphatic
beloruse:
лімфатычны
france:
lymphatique
germane:
lymphatisch, Lymph-
greke:
λυμφατικός
hungare:
nyirok-, limfatikus, limfo-
itale:
linfatico
katalune:
limfàtic
pole:
limfatyczny
portugale:
linfático
ruse:
лимфатический
ukraine:
лімфатичний

limfujo, limfa angio

ANA Organa tubo, angio kiu forkondukas la limfon el la histoj al la vejnoj: Rudbeck […] famiĝis jam 21-jara pro eltrovo de limfujoj [6]; malgrandaj sangaj kaj limfaj angioj en la tegaĵo de la maldika intesto kondukas la nutraĵon al la tuta korpo [7].
beloruse:
лімфатычная судзіна
ĉine:
淋巴系統 [línbāxìtǒng], 淋巴系统 [línbāxìtǒng]
france:
vaisseau lymphatique
germane:
Lymphgefäß
hispane:
vaso linfático
hungare:
nyirokér
itale:
vaso linfatico
katalune:
vas limfàtic
nederlande:
lymfevaten
pole:
naczynie limfatyczne
portugale:
vaso linfático
ruse:
лимфатический сосуд

limfa vazo

(evitinde) =limfa angio
japane:
リンパ管 [リンパかん]

administraj notoj

~a vazo: Mankas dua fontindiko.
~a vazo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.