tradukoj: be de el en es fr he hu it nl pl pt ru

*17literatur/o

literaturoTEZ Vikipedio

Tuto da spiritaj verkoj de iu kulturo, nacio, epoko aŭ pri iu temo: nia ĝisnuna literaturo [1]; beletro estas nur parto de la literaturo; la literaturo pri Goethe, pri Faust, pri iu malsano.

literaturistoTEZ

Fakulo pri literaturo, precipe pri beletro aŭ gazetaro: vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo [2]; la plej elstaraj literaturistoj (verkistoj, kritikistoj kaj multaj aliaj) pridebatis la temon [3].

bela literaturo [4]TEZ

(arkaismo)
BELE=beletro belliteraturaZ.

griza literaturo

TIP(frazaĵo) Skriba literaturo ne aperanta ĉe grandaj eldonistoj, sed rekte farita ĉe asocioj, fakultatoj kaj similaj, kaj sekve malfacile trovebla: nia tuta havaĵo de jenaj kategorioj: libroj, broŝuroj, „griza literaturo“ [5].
Rim.: Sian nomon griza literaturo ŝuldas al la iamaj ofte grizaj kovriloj de amatore faritaj broŝuroj.

literatursciencoTEZ Vikipedio

SCI
Fako de filologio, scienco pri literaturo el la vidpuktoj estetika, historia, funkcia ktp: poste, jam forgesinte pri intimeco, Declerck meditas ― kio necesas por ke iu verko apartenu al beletro kaj kial necesas recenzado kaj literaturscienco [6]; reveninte al Ĉernovcy, Rose ekstudis literatursciencon kaj filozofion [7].

tradukoj

anglaj

~o: literature.

belorusaj

~o: літаратура; ~isto: літаратар; bela ~o : мастацкая літаратура.

francaj

~o: littérature; ~isto: homme de lettres, littérateur; bela ~o : belles lettres; griza ~o: littérature grise.

germanaj

~o: Literatur, Schrifttum; bela ~o : schöngeistige Literatur, Belletristik; griza ~o: graue Literatur; ~scienco: Literaturwissenschaft.

grekaj

~o: λογοτεχνία.

hebreaj

~o: ספרות; bela ~o : ספרות יפה.

hispanaj

~o: literatura.

hungaraj

~o: irodalom; ~isto: irodalmár; bela ~o : szépirodalom; griza ~o: szürke irodalom.

italaj

~o: letteratura; ~isto: letterato; bela ~o : lettere (letteratura), belle lettere; griza ~o: letteratura grigia; ~scienco: storia della letteratura moderna.

nederlandaj

~o: literatuur; ~isto: letterkundige; bela ~o : bellettrie; griza ~o: grijze literatuur; ~scienco: literatuurwetenschap.

polaj

~isto: literat, pisarz; bela ~o : literatura piękna; ~scienco: literaturoznawstwo.

portugalaj

~o: literatura.

rusaj

~o: литература; ~isto: литератор; bela ~o : художественная литература; ~scienco: литературоведение.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
3. W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, Monato, jaro 2003a, numero 7-8a, p. 28a
4. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, artikolo beletristiko
5. D. Rodriguez: Internacia E-Muzeo, Vieno, soc.culture.esperanto, 2002-11-23
6. V. Melnikov: Tamen pensostimula, La Ondo de Esperanto, 2006. N-ro 3 (137)
7. Franz-Georg ROESSLER: Vivo en vortojMonato

[^Revo] [litera.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2010/05/24 16:30:26 ]