tradukoj: cs fr nl no sk

magnitud/o PIV2

magnitudo  

(malofte)
Forto, grando en kelkaj sciencaj skaloj precipe logaritmaj.
a)
GEOL Energio ellasata de tertremo: estis registritaj neniuj okazoj kun pli granda magnitudo ol 1 [1].
b)
AST Brileco de astro: magnitudo reprezentas stelan brilecon, sed ne ĝian grandecon [2].

tradukoj

ĉeĥaj

~o: magnitudo.

francaj

~o: magnitude.

nederlandaj

~o a: momentmagnitudeschaal; ~o b: magnitude; ~o: magnitude.

norvegaj

~o a: momentmagnitude; ~o b: størrelsesklasse; ~o: magnitude.

slovakaj

~o: magnitúda.

fontoj

1. V. Pistoli: Sismologio kaj kontraŭ-tertrema protekto en Albanio, Scienca Revuo, 1992:2, (161), p. 21a-26a
2. AEK: Kiel facile mezuri stelan magnitudon?, [2000]


ℛevo | datumprotekto | magnitud.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2016/11/23 21:10:17