tradukoj: cs en fr ru sk

maja/o PIV2

majao  

HIS
Ano de la indiana etno, kiu etno havis de la 3a ĝis la 10a jc potencan regnon en Mezameriko: ŝi estis virino (...) kun plena, vigla vizaĝo kun profundaj brunaj okuloj, agleca nazo kiu konvenus por majao (...) [1].

majaa

HIS
Rilata al la majaoj: la majaa lingvo, kalendaro; oni fojfoje eĉ aŭdis, ke la mondo alproksimiĝas al sia fino, laŭ (miskomprenita) majaa profetaĵo [2].

tradukoj

anglaj

~o: Maya; ~a: Maya, Mayan.

ĉeĥaj

~o: Maya.

francaj

~o: Maya (subst.); ~a: maya (adj.).

rusaj

~o: майя (индеец); ~a: майя (род. пад. в знач. прилагательного).

slovakaj

~o: May.

fontoj

1. Donald J. HARLOW: Ne ordinara ter'
2. Roberto PIGRO: Ĝis la tero tremasMonato


ℛevo | datumprotekto | maja.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.4 2015/07/04 08:37:39