tradukoj: be ca de en fr hu id la nl pt ru

makak/o

makako  

ZOO
Mezgranda simio, kun fortaj brakoj kaj kruroj, grize bruna ĝis preskaŭ nigra felo, senhara vizaĝo kun muzelo, ofte kun mallonga vosto; genro el familio cerkopitekedoj (Macaca), kies plej multaj specioj vivas en Azio: ĉe aparta speco de afrikaj simioj, makakoj, estis malkovritaj virusoj gene proksimaj al homa imundifektiga viruso de tipo 2 (HIV-2), kiu pli ofte renkontiĝas en okcidenta Afriko [1].

juna japana makako (Macaca fuscata) montoj de Nagano, Japanujo
CC BY-SA 4.0  [2]

tradukoj

anglaj

~o : macaque.

belorusaj

~o : макака.

francaj

~o : macaque.

germanaj

~o : Makake.

hungaraj

~o : makákó.

indoneziaj

~o : makaka.

katalunaj

~o : macac.

latina/sciencaj

~o : Macaca.

nederlandaj

~o : makaak, langstaartaap.

portugalaj

~o : macaca.

rusaj

~o : макака.

fontoj

1. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso
2. © Frank Schulenburg, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Juveniler_Japanmakak_(Macaca_fuscata)_im_Jigokudani_Yaen_Kōen.jpg

~o : Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | makak.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2019/02/05 18:10:28