1marionet/o

marioneto

1.
TEA Pupo kun mane, fadene aŭ risorte movataj membroj uzata en pupteatro: maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo [1]; sur ĉiun nove konstruitan domon oni pendigas marioneton, ajlaron aŭ hufferaĵon [2].
2.
(figure) Homo sen karaktero, sen propra volo: mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur vidus, ke la marionetoj dancas Hamlet ! la lasta imperiestro de la manĉura dinastio ludi[s] rolon de marioneto enmane de la japanaj imperiistoj [3]; estas nedubeble, ke la tiel nomata prezidanto estas nura moskva marioneto, uzata por ĉantaĝi Moldavion [4].
1. Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala, Monato, 2003/06, p. 20
2. Bardhyl Selimi: Tago de la somero, Monato, 2006/06, p. 9
3. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
4. Pan Gavrilan: En la lando de la flavaj bicikloj, Monato, 2010/12, p. 13
angle:
1. marionette
beloruse:
марыянэтка
bretone:
margodenn
ĉeĥe:
marioneta ,, člověk bez vlastního rozhodování, závěsná loutka
ĉine:
傀儡 [kuǐlěi], 木偶 [mùǒu], 傀 [kuǐ], 提線木偶 [tíxiànmùǒu], 提线木偶 [tíxiànmùǒu], 牵线木偶 [qiānxiànmùǒu], 牽線木偶 [qiānxiànmùǒu]
france:
marionnette 2. fantoche
germane:
Marionette
hungare:
báb, bábu
itale:
1. marionetta, burattino 2. fantoccio, burattino, marionetta
japane:
マリオネット, 操り人形 [あやつりにんぎょう], 傀儡 [かいらい]
katalune:
marioneta
nederlande:
marionet
perse:
1. عروسک خیمه‌شب‌بازی 2. بازیچه، آلت دست
pole:
1. marionetka 2. marionetka
portugale:
marionete, marioneta, boneco (marionete), bonifrate, fantoche, mamulengo, presepe (marionete), títere
rumane:
1. păpușă 2. păpușă
ruse:
марионетка
slovake:
divadelná bábka
ukraine:
маріонетка

administraj notoj