masor/o PIV

masoro

BIB Hebrea tradicio pri la tekstokritiko de la Hebrea Biblio, precipe la fiksado de voĉlegado, dispartigo en librojn kaj ĉapitrojn, okazinta de la 7a jc ĝis 1088, kiam aperis la nuna norma Hebrea Biblio: la plej grava atestaĵo nin atinginta estas la Codex Leningradensis, manuskripto datita je 1008 p.K., nun gardata en la Nacia Biblioteko de Sankt-Peterburgo, kie la masoro kaj la tekstaj notoj, forte mallongigitaj, estas skribitaj en la aramea lingvo [1].
angle:
Masora(h)
ĉeĥe:
massorah
france:
massore, massorah
germane:
Massora
hungare:
maszóra(h)
katalune:
masora
nederlande:
Masora
pole:
masora
ruse:
масора
slovake:
massorah
ukraine:
масора

masoristo PIV

BIB Hebrea klerulo kontribuinta al masoro: en la Biblio oni kutime transliterumas „Aŝera“, kie la vokaloj estas donitaj de la masoristoj [2].
2. Donald Broadribb: Baal kaj Anat, Biblia Revuo, №8, 1966. P. 8.
angle:
masorete
france:
massorète
germane:
Massorete
hungare:
masszoréta
katalune:
masoreta
pole:
masoreta
ruse:
масорет
ukraine:
масорист

Masora Biblio

BIB La norma Hebrea Biblio, rezultinta el la laboro de la masoristoj en 1088: kiam la novtestamentaj verkintoj el la Malnova Testamento citas, interese estas decidi, se ni kapablas, ĉu ili citas laŭ la Masora teksto, laŭ la Septuaginta traduko […] aŭ eble laŭ iu teksto, kiun ni jam ne havas [3]. la hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita [4].
3. George Rust: Kiu verkis la kvaran Evangelion?, Biblia Revuo, №2, 1968. P. 17.
4. Vikipedio, Septuaginto
angle:
Masoretic Text
france:
Bible massorétique
germane:
Masoretischer Text
hungare:
masszoréta Biblia
katalune:
Bíblia Masorètica
ruse:
масоретская Библия, масоретский Танах

administraj notoj

~isto : Mankas verkindiko en fonto.