tradukoj: be ca cs de en es fa fr hu la nl pl pt ru sk sv

2mikroskop/o PV

mikroskopo  

FOT Instrumento por pligrandigi kaj vidigi objektojn nevideblajn per nuda okulo: Bazarov alportis kun si mikroskopon kaj dum longaj horoj estis okupata per ĝi [1].

mikroskopa  

1.
Farata per mikroskopo: mikroskopa esploro; Sido levis ĝin el la interno de la estaĵo por porti ĝin en Faremido cele de mikroskopa ekzameno [2].
2.
Videbla nur per mikroskopo: mikroskopaj estaĵoj; en sia korpo la homo „scias“ kontraŭ ĉiu mikroskopa atakanto tuj produkti adekvatajn kontraŭkorpetojn [3].

Mikroskopo [4] (Mic)  

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Microscopium).

mikroskopado  

FOT Procedoj kaj plenumo de esploroj per mikroskopo: sekigo de delikataj materialoj ... por elektrona mikroskopado [5]. SIN:mikroskopio

elektronmikroskopo PIV2 , elektrona mikroskopo  

FOT Mikroskopo en kiu elektronĵeto esploras la observataĵon kaj ekrano prezentas la grandigitan bildon: la unua elektrona mikroskopo estis konstruita en 1931 [6].

lummikroskopo PIV2 , optika mikroskopo  

FOT Mikroskopo funkcianta per optikaj lensoj, vidiganta la observataĵon per ordinara lumo: oni elprenis specimenojn je specife fiksitaj tempoj por determini la distribuon de la kristalgrandeco per la optika mikroskopo OLYMPUS BH-2 [7]; La plej malgrandaj strukturoj – ekzameneblaj per lummikroskopo – grandas ĉirkaŭ 500.000 pikometrojn [8].

tradukoj

anglaj

~o: microscope; ~a: microscopic; M~o : Microscopium; ~ado: microscopy; elektronmikroskopo , elektrona ~o: electron microscope; lum~o , optika ~o: light microscope, optical microscope.

belorusaj

~o: мікраскоп; ~a: мікраскапічны.

ĉeĥaj

~o: drobnohled, mikroskop; ~a: drobnohledný, mikroskopický; M~o : drobnohled, mikroskop; elektronmikroskopo , elektrona ~o: elektronový mikroskop; lum~o , optika ~o: mikroskop.

francaj

~o: microscope; ~a: microscopique; M~o : Microscope; ~ado: microscopie; elektronmikroskopo , elektrona ~o: microscope électronique; lum~o , optika ~o: microscope optique.

germanaj

~o: Mikroskop; ~a: mikroskopisch; M~o : Mikroskop.

hispanaj

~o: microscopio; ~a: microscópico; M~o : Microscópio.

hungaraj

~o: mikroszkóp; ~a: mikroszkopikus.

katalunaj

~o: microscopi; ~a: microscòpic; M~o : el Microscopi; ~ado: microscòpia; elektronmikroskopo , elektrona ~o: microscopi electrònic; lum~o , optika ~o: microscopi òptic.

latina/sciencaj

M~o : Microscopium.

nederlandaj

~o: microscoop; ~a: microscopisch.

persaj

~o: میکروسکپ، ریزبین; ~a 2.: ذره‌بینی; ~a: میکروسکپی; M~o : میکروسکپ (صورت فلکی).

polaj

~o: mikroskop; ~a 2.: mikroskopijny; M~o : Mikroskop; ~ado: mikroskopia; elektronmikroskopo , elektrona ~o: mikroskop elektronowy; lum~o , optika ~o: mikroskop optyczny.

portugalaj

~o: microscópio.

rusaj

~o: микроскоп; ~a: микроскопический.

slovakaj

~o: drobnohľad, mikroskop; ~a: mikroskopický; M~o : drobnohľad, mikroskop; elektronmikroskopo , elektrona ~o: elektrónový mikroskop; lum~o , optika ~o: mikroskop.

svedaj

~o: mikroskop; ~a: mikroskopisk.

fontoj

1. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 10a, p. 46a
2. Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche: Vojaĝo al Faremido, ĉapitro 6a
3. Vinko Ošlak: Filozofii subtende, ĉapitro 3a
4. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
5. Vikipedio, superkrita fluaĵo, 2010-07-18
6. Vikipedio, elektrona mikroskopo, 2010-12-14
7. A. Toledo k.a.: Kinetiko de kristalizado de insulino, Scienca Revuo, 1997:3 (48)
8. Vikipedio, pikometro, 2010-12-03


ℛevo | datumprotekto | mikros.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.27 2017/05/26 16:10:19