2moru/o

moruo

ZOO
Specio de gado (Gadus morhua), marfiŝo ĝis 2 m longa kun tri dorsaj kaj du anusaj naĝiloj, antaŭen ŝovita supra makzelo kaj fadeno ĉe la malsupra makzelo kaj kun hela flanka linio: moruon oni manĝas precipe peklitan aŭ sekigitan; sur sia vendobenko li havis kapon de moruo [1]; la fiŝistoj venis tien kaj puŝe hokis moruojn [2]; norvegoj produktas pli ol 700 000 tunojn da salmo, 70 000 tunojn da truto, malpli grandajn kvantojn da moruo, angilo, aliaj fiŝoj [3]; muta kiel morta moruo [4]; (figure) vi min naŭzas, vi senmorala moruo [5]!
kaptitaj moruoj ĉe Ramsøy, Norvegujo
CC BY-SA 3.0  [6]
angle:
cod
beloruse:
траска
bulgare:
треска
ĉeĥe:
treska obecná
ĉine:
[xuě], 鳕 [xuě]
france:
morue, cabillaud
germane:
Kabeljau (plenkreska, nordamara), Dorsch (juna, baltamara)
hispane:
bacalao
hungare:
tőkehal
itale:
merluzzo
japane:
タイセイヨウマダラ, タラ
latinece:
Gadus morhua
nederlande:
kabeljauw
pole:
dorsz
portugale:
bacalhau
rumane:
cod
ruse:
треска
slovake:
treska
svede:
torsk
ukraine:
тріска

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.