na PMEG

na

GRA(evitinde) Prepozicio, kiun iuj metas antaŭ vorton aŭ frazparton, kies kazo estas akuzativo, kaj kiu ne povas alpreni la finaĵon -n: mi legis na Forta veneno de Sayers […] kaj iom poste na La Nomo de la Rozo de Eco [1]; mi rekomendas na UniRed; mi volas na ambaŭ; evitu uzi na alies, uzu na aliula; mi legis na Lingvaj Respondoj; Cezaro diris na „Ĵetkubo estas ĵetita“; nur iom da virinoj ŝatas na iom da viroj.
Rim.: Aliaj rigardas tiun prepozicion kontraŭfundamenta. Eblaj alternativoj estas: mi rekomendas UniRed-on... la sistemon UniRed; mi volas ĉiujn du; evitu uzi la vorton „alies“, uzu la vorton „aliula“; mi legis la verkon „Lingvaj Respondoj“; Cezaro diris, ke ĵetkubo estas ĵetita; nur iomaj virinoj ŝatas iomajn virojn.
1. La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109)
angle:
accusative preposition
beloruse:
прыназоўнік простага дапаўненьня, прыназоўнік вінавальнага склону
france:
préposition de C.O.D.
hebree:
את
ide:
akuzativala prepoziciono
nederlande:
accusatief voorzetsel
pole:
przyimek biernikowy
volapuke:
eli (ununombra), elis (multenombra)

naismo

ESP Uzado de la prepozicio „na“: en unu punkto mi ne akordas kun la Manifesto de la naismo, nome ĉe „na ambaŭ“ [2].
2. G. Denes: en: Post Ido kaj iĉo furoras naismo, 2007-03-02
beloruse:
ужываньне прыназоўніка na

administraj notoj