tradukoj: en es fr

nefrolog/o PIV1

nefrologo  

MED Kuracisto, kies fako estas nefrologio.
Rim. 1: Eblas ankaŭ trovi (sed ne en PIV) la sinoniman terminon nefrologiisto [1], logike konstruitan per la sufikso IST el la radiko nefrologi/o. Tamen, pro la longeco de tia vorto, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas la sensufiksan vorton nefrologo [2].
Rim. 2: Kelkaj esperantistoj provis enkonduki la sinonimon renkuracisto [3]. Tiu termino estas pli esperanta sed probable malpli internacia. Kvankam ĝi ne troviĝas en PIV, ĝi tamen estas laŭsence tute rajta.

tradukoj

anglaj

~o: nephrologist.

francaj

~o: néphrologue.

hispanaj

~o: nefrólogo.

fontoj

1. Vikipedio: Nefrologio
2. PMEG: 39.1.12. Neoficiala sufikso I
3. Vikipedio: Nefrologio


ℛevo | datumprotekto | nefrolog.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2018/05/22 03:10:35