tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru sk

8nervoz/a PV

nervoza  

Nerva3: li jam estis tre nervoza [1]; post paŭzo, sentante min iom nervoza post tiu longa rigardado, mi klopodas rekomenci la konversacion [2]; sen virĉimpanzo Regina sentas sin ege nervoza, malgaja, kaprica [3]; birdo, kiu estas iom nervoza, kaj flirtas de branĉo al branĉo, neniam kontenta resti [4]; nervoze alrigardis policanoj, tro malmultnombraj por ĉiam interveni [5].

nervozeco

Eco esti nervoza: la eniro de dekstreguloj en la registaron en Aŭstrio kaŭzis en Belgio malverŝajnan nervozecon [6]; preskaŭ bolis mia kapo pro nervozeco [7].

nervoziga

Kaŭzanta inciton, antaŭtimon, animstreĉon: nervoziga serena rideto[8]; post kelkminuta nervoziga reviciĝo ŝi fine havigis al si forketon kaj reatingis sian manĝolokon [9].

nervozigi  

(tr)
Kaŭzi daŭran maltrankvilon, detrui ies egalanimecon: ili nervozigis lin per siaj bruoj, odoroj, mallertaĵoj[10]; la rezultoj de TIMSS iel maltrankviligis kaj nervozigis la germanajn politikistojn respondecajn pri instruado[11].
VD:inciti, maltrankviligi

tradukoj

anglaj

~a: nervous.

belorusaj

~a: нэрвовы, нэрвозны; ~iga: раздражняльны; ~igi: нэрваваць, раздражняць.

ĉeĥaj

~a: nervózní, podrážděný, trpící nervozitou, vznětlivý; ~igi: znervózňovat.

francaj

~a: énervé, impatient, nerveux (énervé); ~iga: énervant, irritant (énervant); ~igi: déstabiliser (énerver), énerver, impatienter, irriter (énerver).

germanaj

~a: nervös; ~eco : Nervosität; ~iga: nervend, nervig; ~igi: nerven, nervös machen.

hispanaj

~a: nervioso.

hungaraj

~a: ideges; ~iga: idegesítő; ~igi: idegesít.

nederlandaj

~a: zenuwachtig, nerveus; ~iga: irritant, op de zenuwen werkend; ~igi: irriteren, nerveus maken, zenuwachtig maken.

portugalaj

~a: nervoso.

rusaj

~a: нервный, нервозный; ~iga: нервирующий, раздражающий; ~igi: нервировать, раздражать.

slovakaj

~a: nervózny, popudlivý; ~igi: znervózňovať.

fontoj

1. Spomenka Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
2. Monato, Daniel L. Mason: Matena kafo
3. Monato, Laimius Stražnickas: Havi ĉimpanzon hejme
4. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
5. Monato, Paul Gubbins: Malstulta sezono
6. Monato, Guido Van Damme: Belgio: Malvuali nigran fantomon
7. Monato, Julia Sigmond: Georgo
8. Higinio García: El la atesto de Mustafao Vanesavir', submastro, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 25a
9. Monato, Sen Rodin: Negro iĝis nigrulo
10. Renervo Daŝo: Ne-atenditaj sekvoj, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 17a
11. Jomo Ipfelkoffer: Komparo de instrumetodoj, Monato, jaro 2001a, numero 6a, p. 9a


ℛevo | datumprotekto | nervoz.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2018/08/06 22:10:59