Niagar/o

Niagaro

GEOG
Rivero inter la lagoj Erio kaj Ontario, fama pro sia akvofalaro: ni iros […] ĝis Niagaro, kie ni eĉ ŝipetos kaj alproksimiĝos al la famegaj akvofaloj ― nepra kanada sperto [1]; la rivero Niagaro, 59 kilometrojn longa, […] estas landlimo inter Kanada kaj Usono, kaj la orienta limo de la t.n. Niagara Duoninsulo [2].
angle:
Niagara
beloruse:
Ніягара
ĉine:
尼亚加拉河 [níyàjiālāhé], 尼亞加拉河 [níyàjiālāhé]
france:
Niagara
germane:
Niagara
japane:
ナイアガラ川 [ナイアガラかわ]
nederlande:
Niagara
pole:
Niagara
rumane:
Niagara
ukraine:
Ніаґара

administraj notoj