tradukoj: be bg ca cs de en es fa fr hu id nl pt ru vo

Natura fluanta, iom forta, akvaro enverŝiĝanta en
riveregon aŭ en
maron:
la suno rebrilas en la klara akvo de la rivero
[1];
„Kiel akvo de l' rivero“
(romano de Raymond Schwartz)
[2].

kanalo,
torento
Granda kaj forta rivero, kiu enfluas en la maron.

Malgranda kaj malforta rivero:
riveretoj fluas al riveroj
(per etaj ŝparoj oni riĉiĝas)
[3].

Granda rivero (4845 km-ojn longa) de la
Orienta Azio,
en la Norda Ĉinujo, fluas de Tibeto en la
Flavan Maron:
la Flava Rivero estas la dua granda rivero de Ĉinio
[4].