tradukoj: be br cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk

*7Nikola/o

*Nikolao  

NOM
Vira antaŭnomo grekdevena: Johanon, Nikolaon ... iliaj gepatroj nomas Johanĉjo ..., Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo) [1]. ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia [2]; Caro Nikolao la 2a (1868–1918) ne ŝatis la svedan aspekton de la urbo [3].

* Nikolĉjo, Nikoĉjo, Nikĉjo, Niĉjo

Karesnomo de Nikolao: Johanon, Nikolaon ... iliaj gepatroj nomas Johanĉjo ..., Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo) [4].

Sankta Nikolao  

Sanktulo, Nikolao de Mira, kun memortago je la 6a de Decembro, kiu laŭ kristana kredo alportas donacojn je Kristnasko: li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon FK ; danke al mono de Mazepa estis konstruita la militkatedralo de Sankta Nikolao [5]; li alportas la donacojn nokte tra la fumtubo, aŭ dumfeste vizitas Nigra Petro mem, se Sankta Nikolao ne havas sufiĉe da tempo por ĉiujn viziti [6]; inter la familiaj festoj estas tiuj de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo (12an de julio), Krucfestotago (27an de septembro), Demetrio (8an de novembro) kaj Sankta Nikolao (19a de decembro) [7].

tradukoj

anglaj

belorusaj

~o: Мікола, Мікалай.

bretonaj

~o: Nikolaz.

ĉeĥaj

~o: Mikuláš.

francaj

germanaj

~o: Nikolaus; Nikolĉjo, Nikoĉjo, Nikĉjo, Niĉjo: Niko (Kosename); Sankta ~o : Sankt Nikolaus, Weihnachtsmann.

hispanaj

~o: Nicolás.

hungaraj

~o: Miklós.

italaj

~o: Nicola, Nícolao.

nederlandaj

~o: Niklaas, Nicolaas, Niek, Klaas.

polaj

~o: Mikołaj.

portugalaj

~o: Nicolau, Nícolas.

rusaj

~o: Николай.

slovakaj

~o: Mikuláš.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. La Nova Testamento, La agoj 6:5
3. Monato, Saliko: Ĉarma urbo ĉe la Finna Golfo
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
5. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ovacioj, aŭ ĉu nur ovoj?
6. Monato, Gerrit Berveling: Ĉu rasisma? Neniel!
7. Monato, Dimitrije Janičić: Festo festata

Nikolĉjo, Nikoĉjo, Nikĉjo, Niĉjo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | nikola.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2018/01/11 18:10:14