tradukoj: be cs de el en es fa fr hu nl pl pt ru sk

nit/o PV

nito  

TEK Metala stangeto, ofte kun kapeto simila al la najla ĉe unu ekstremo, uzata por fari nitjunton traigante la kunigatajn pecojn per la nito kaj bate displatigante ties duan ekstremon por formi la duan kapeton fiksantan. Ekzistas ankaŭ glataj nitoj, kies kapetojn oni formas samtempe dum la fiksado: al iliaj oreloj venis la mallaŭta klako de la fortiritaj nitegoj [1]. SIN:vinkto

niti  

TEK Kunfiksi per nito(j).

nitnajlo

TEK Nito kies unu kapeto estas antaŭfabrikita.

nitjunto  

TEK Nedisigebla kunigo de pecoj per nitoj. SUP:junto

tradukoj

anglaj

~o: rivet; ~i: to rivet; ~junto: rivet(ed) joint.

belorusaj

~o: заклёпка; ~i: заклёпваць, закляпаць.

ĉeĥaj

~o: nit (nyt), nt; ~i: nýtovat.

francaj

~o: rivet; ~i: riveter, river.

germanaj

~o: Niet(e); ~i: nieten; ~najlo: Blindniete, Nietnagel; ~junto: Nietverbindung.

grekaj

~o: πριτσίνι; ~i: πριτσνάρω.

hispanaj

~o: remache; ~i: remachar; ~najlo: roblón.

hungaraj

~o: szegecs.

nederlandaj

~o: klinknagel; ~i: vastklinken.

persaj

~o: پرچ; ~i: پرچ کردن.

polaj

~o: nit; ~i: nitować; ~junto: połączenie nitowane.

portugalaj

~o: rebite; ~i: rebitar.

rusaj

~o: заклёпка; ~i: заклёпывать; ~najlo: заклёпочный гвоздь; ~junto: заклёпочное соединение.

slovakaj

~o: nit, nt; ~i: nitovať.

fontoj

1. J. Francis: Misio sen Alveno, 1982

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~najlo: Mankas dua fontindiko.
~najlo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~junto: Mankas dua fontindiko.
~junto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | nit.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2017/02/14 15:10:15