tradukoj: cs fr sk

nominaci/o PIV1

nominacio  

LIN Substantiva epiteto, kiu montras la identecon de la afero, normale per ĝia propra nomo: tio estis en la monato Majo [1] (la nomo Majo estas nominacio de la vorto monato); ni vizitis la urbon Parizo [2]; sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn [3].
Rim. 1: Nominacio staras ĉiam post sia ĉefvorto, kaj estu en nominativo.
Rim. 2: Ne uzu la prepozicion de antaŭ nominacio: ne *la urbo de Nov-Jorko*, sed la urbo Nov-Jorko.
Rim. 3: Oni ofte povas enmeti la frazparton kiu nomiĝas antaŭ nominacio: ... monato, kiu nomiĝas Majo; ... urbon, kiu nomiĝas Parizo.
VD:apozicio

tradukoj

ĉeĥaj

~o: jmenování, nominace.

francaj

~o: nomination.

slovakaj

~o: menovanie, nominácia.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, p.18
2. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, §25.2
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro §18


ℛevo | datumprotekto | nominac.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2015/09/14 08:10:21