tradukoj: cs en fr lat nl pl pt sk

numeni/o PIV1

numenio  

ZOO Mezgranda birdo kun longaj kruroj, bruna korpo kaj longa malsupren kurbita beko, vivanta en mezvarmaj aŭ malvarmaj landoj en prefere malsekaj senarbejoj, genro el familio skolopedoj: oni aŭdis la fajfadon de numenioj sur la senarba montoflanko [1]; la malgrandaj numenioj vivas en marbordoj, stepoj proksimaj al maro, marĉejoj, lagetoj kaj deltoj [2].

tradukoj

anglaj

~o: curlew.

ĉeĥaj

~o: kilík.

francaj

~o: courlis.

malnovlatinaj

~o: Numenius.

nederlandaj

~o: wulp.

polaj

~o: kulik.

portugalaj

~o: maçarico.

slovakaj

~o: hvizdák.

fontoj

1. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
2. Ĉina Radio Internacia: Malgranda numenio, 2005-09


ℛevo | datumprotekto | numeni.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2015/07/04 08:37:40