tradukoj: fr

ocel/o PIV1

ocelo

1.
ZOO Primitiva, simpla okulo trovebla en iuj artikuloj, kniduloj, eĥinodermoj, anelidoj: la laboristoj de „Myrmica“ ne havas eĉ rudimentajn ocelojn, kvankam la maskloj kaj fekundaj femaloj de ĉi tiu genro havas bone formiĝintajn ocelojn [1].
2.
Pli-malpli ringoforma kolora makulo, iafoje okul-simila.

tradukoj

francaj

~o: ocelle.

fontoj

1. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 7a


ℛevo | datumprotekto | ocel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2017/06/28 20:10:17