ofsajd/o

ofsajdo

SPO En piedpilkado, hokeo, rugbeo kaj aliaj similaj ludoj sportaj, la kontraŭregula situacio kiam ludanto estas pli proksima al la kontraŭula golejlinio ol la pilko kaj ol ajna kontraŭludanto alia ol la golejulo, krom se tiu ludanto troviĝas en sia duono de la ludkampo: la ofsajdo mem ne estas punenda, krom se per tiu pozicio la ludanto havigis al si avantaĝon [1].
1. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
angle:
offside
ĉeĥe:
ofsajd, postavení mimo hru
ĉine:
越位 [yuèwèi]
germane:
Abseits
japane:
オフサイド
pole:
spalony
rumane:
offside
ruse:
офсайд, положение вне игры
slovake:
ofsajd
ukraine:
офсайд

ofsajdi

SPO Esti en ofsajdo: ofsajdas la akvopilkisto kiu restadas ene de la 2-metra zono de la kontraŭulo
pole:
być na spalonym
rumane:
fi în ofsaid
ruse:
быть в офсайде, быть вне игры

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.