ofset/o SPV

ofseto

TIP Nerekta presmetodo, en kiu la presotaĵon oni paŭsas unue sur kaŭĉukan cilindron, kiu poste transdonas la farbon sur la paperfolion: Svisa Espero […] seninterrompe aperis, dum kelkaj periodoj presite, intertempe multobligite, nune ofsetpresite [1]; ekaperis serio da ofsetaj broŝuroj [2]; ekipi la CO per ĉiuj rimedoj por la presado de malgrandformataj eldonaĵoj: kompostmaŝino, fotografa aparataro, ofseta presmaŝino [3]; multaj ofsete presitaj libroj restas nevenditaj kaj stokitaj ie [4]; preskaŭ ĉiu eldonemulo [povas] aĉeti mezkapacitan komputilon por komposti kaj enpaĝigi la tekston kaj poste porti printitajn foliojn aŭ diskon kun prespreta dosiero al malmultekosta ofseta presejo [5].
beloruse:
афсэт (спосаб друкаваньня)
ĉeĥe:
ofset
ĉine:
胶版印刷 [jiāobǎnyìnshuā], 膠版印刷 [jiāobǎnyìnshuā]
france:
offset
germane:
Offsetdruck
japane:
オフセット印刷 [オフセットいんさつ]
pole:
offset
rumane:
ofset
ruse:
офсетная печать
slovake:
ofsetová tlač
ukraine:
офсет

administraj notoj