tradukoj: be cs de en fr hu la nl ru sk

ojstr/o

ojstro  

1.
ZOO Genro el familio ojstredoj (Oestrus), kies larvoj parazitas en la kapo de ŝafoj. VD:tabano

ojstro kaj ĝia larvo
CC BY-SA 4.0  [1]
2.
Iu el la familio ojstredoj, kies larvoj parazitas en diversaj partoj de hufuloj, aparte nazo, faringo, stomako kaj subhaŭte: Hera tiam sendis ojstron por senĉese mordi Ion, kiu ankoraŭ estis blanka bovino, la ojstro pelis ŝin el Grekio, trans Bosporon [2].

tradukoj

anglaj

~o 1.: bot fly, gadfly, sheep fly, warble fly; ~o 2.: bot fly.

belorusaj

~o 1.: авадзень.

ĉeĥaj

~o 1.: střeček.

francaj

~o 1.: oestre (du mouton).

germanaj

~o 1.: Schafbremse; ~o 2.: Dasselfliege.

hungaraj

~o 1.: juhbagócs.

latina/sciencaj

~o 1.: Oestrus.

nederlandaj

~o 1.: schapenhorzel.

rusaj

~o 1.: овод.

slovakaj

~o 1.: strečok ovčí.

fontoj

1. Acarologiste, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Oestrus_larva_adult.png
2. Vikipedio, Io (mitologio)

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | ojstr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2019/03/20 20:10:15