okej, o kej

okej, o kej

(ekkrio)
Bone, konsentite, en ordo: okej, mi komprenas [1]; - do, ĉu ni iru? - okej! [2]; o kej, la manon al vi mi cedas [3].
Rim.: Bertilo Wennergren skribis en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ke la literumo okej estas erara kaj oni devus skribi o kej, ĉar oni ĉiam efektive elparolas la vorton kun akcento je la lasta silabo. [4]
Rim.: Konsiderinda kvanto da esperantistoj evitas ĉi tiun vorton, kaj preferas anstataŭe uzi diversajn alternativojn. Laŭ BL: Prefere diru en ordo!, enorde!, jes!, ĝuste!.
1. Sequoia Edwards: La Chinuka Interlingvo Per Esperanto, paĝo 40a
2. Lode Van de Velde: Aspiroj, paĝo 157a
3. Paulo Silas: Responde al Nicola Ruggiero
4. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 18.4. Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
angle:
OK, okay
arabe:
أوكي
beloruse:
акэй!, добра!
ĉine:
不差 [bùchà], 好啊 [hǎoà], 行 [xíng], 俞 [yú], 認可 [rènkě], 认可 [rènkě], 好啦 [hǎola]
france:
OK, d'ac
germane:
OK, okay
hebree:
אוקיי
hispane:
okey
japane:
オーケー, オッケー, よし
nederlande:
oké
pole:
okej
ruse:
окей

okeji

(ntr)
Esti en ordo, akceptebla, senproblema, permesita: kompreneble mi pensis ke okejas eliri [5]; A kaj B okejas, sed la C estas superflua [6]; ĉu uzi OK okejas? [7].
5. Christin Granat: Al la ”Guchoj” kaj la malsanuleja sekcio 357, Ora Ĵurnalo, numero 39, aprilo 2021, p.18
6. Siv Burell: Espeporko meditas, Ora Ĵurnalo, numero 80, januaro 2025
7. USUI Hiroyuki: Bye-bye, hello, OK, sorry kaj eĉ mini: en la ĉina pli kaj pli multiĝas anglaj pruntvortoj, El Popola Ĉinio (revuo), 2017-07-03
angle:
to be OK (acceptable, permitted)
nederlande:
oké zijn

administraj notoj

pri ~i :
      Logike, multe havas sencon analizi tiel, ke "okeji"
      estas derivaĵo de "okeja". Tiel "okeja" signifas do
      "en ordo, akceptebla, senproblema, permesita", kaj
      "okeji" signifas "esti okeja". Mi preferus verki la
      difinojn tiel, sed mi ne sukcesis trovi sufiĉe
      uzindajn fontojn por "okeja", do mi solvis ĉi tiel.
      [SP]