*oni

*oni

GRA Persona nedifinita pronomo, signifanta „la homoj; multaj aŭ kelkaj personoj“: oni estas maljustaj koncerne ilin [1]; li forestas, oni preskaŭ estas konvinkitaj, ke li pereis [2]; oni ĉe la fino de sia vivo havas tiom multe da papero, ke oni povas tre mole ripozi sur ĝi [3]; kamparanoj, kredante, ke la malfeliĉon kaŭzis sorĉoj de la fremduloj, […] komencis detrui la domojn […] kaj oni mortigis kelke da personoj [4]; ĉu oni ŝuldas respekton al friponoj, kiuj onin metas sur la pajlon ChL ; ŝvebantaj revoj portas onin ĉielen kaj inferen HsT ; miloj da homoj preterpasas onin, sed ĉiu zorgas nur pri si mem, […] kaj se iu vidas onin, oni estas al li nura ombro, kiu preterglitas Tor ; al la buŝo de oni neniu povas ordoni (kontraŭ kalumnio helpas nenio) PrV ; al promeso oni ne kredas ― kredu, kiu posedas PrV ; al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas PrV . VD:ajna, iu kaj tiu, kelkaj, ni, pluraj
ĉeĥe:
neurčité osobní zájmeno
ĉine:
我人 [wǒrén], 人人 [rénrén], 人们 [rénmen], 人們 [rénmen], 有些人 [yǒuxiērén], 某些人 [mǒuxiērén], 每一个人 [měiyīgèrén], 每一個人 [měiyīgèrén]
finne:
(epämääräinen persoonapronomini) ihmiset, (käännetään suom. passiivilla tai 3. persoonalla ilman subjektia)
france:
on
germane:
man
hispane:
uno, se
hungare:
az ember (általában), az emberek, mi (általában)
japane:
[にん], 人々 [にんにん], 誰か [だれか]
nederlande:
men
pole:
zaimek nieosobowy
portugale:
se (pronome pessoal indefinido), a gente
rumane:
pronume impersonal
slovake:
neurčité osobné zámeno
svede:
man

*onia

GRA Rilata aŭ apartenanta al oni: timo antaŭ la onia opinio VRA ; ĉu oni devas eksiĝi el organizo se la plimulto ne akceptis onian propran vidpunkton Lanti ? tiuj trajtoj […] laŭ onia supozo validas universale por ĉiuj homaj lingvoj [5]; jen homo estas komplete sub onia povo, kaj oni povas suferigi lin laŭplaĉe CKv ; ili povis laŭvole sugestii […] el onia vidkampo homojn aŭ objektojn, kiuj fakte tie ĉeestis MkM . VD:ĝenerala, ies, publika
5. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
ĉeĥe:
kohokoliv, něčí
ĉine:
普遍地 [pǔbiànde]
france:
on (possessif indéterminé)
germane:
jemandes, allgemeiner
hispane:
de uno, de alguien
japane:
人の [じんの], 世人の [よじんの]
pole:
czyjeś tam, kogoś tam
rumane:
altcineva este acolo, cineva acolo
slovake:
kohokoľvek, niečí
ukraine:
чийсь, чужий

administraj notoj