orangutang/o ZR

orangutango

ZOO
Genro de grandaj simioj kun ruĝeta felo (Pongo), de la familio homedoj, vivantaj sur la insuloj Sumatro kaj Borneo: Kajto-kantoj, kiujn mi plej ŝatas, estas la muzikigitaj poemoj Orangutango, La soldato kiu marŝas kaj Rabista dormo [1]; Indonezio […] ― la insularo estas hejmo de elefantoj, tigroj, leopardoj kaj konataj orangutangoj [2].
Rim.: PV indikas nur la Zamenhofan vorton orangutango; ankaŭ PIV1 havas nur tiuvortan artikolon, en kiu ĝi tamen naive rimarkigas, ke pli ĝusta (?!) formo estus „orangutano“ (la aŭtoroj de PIV ial forgesis, ke ilia vortaro temas ne pri la malaja lingvo, sed pri Esperanto). PIV2 entenas la du formojn en apartaj artikoloj, kun prefero por „orangutano“. En la internacia uzo ambaŭ formoj estas proksimume egale distribuitaj, sed la Zamenhofa formo evidente pli oportunas por Esperanto: ĝi evitigas eventualan miskomprenon ke temas pri enloĝanto de iu hipoteza „Oranguto“. [Sergio Pokrovskij]
1. Monato, Edmund Grimley Evans: Kajto flugas plu
2. Vikipedio, Indonezio
beloruse:
арангутанг
bulgare:
орангутан
ĉeĥe:
orangutan
ĉine:
猩猩 [xīngxing], 人猿 [rényuán], 猩 [xīng], 紅毛猩猩 [hóngmáoxīngxīng], 红毛猩猩 [hóngmáoxīngxīng]
france:
orang-outang
germane:
Orang-Utan
greke:
ουραγκουτάγκος
hungare:
orangután
indonezie:
orang utan
japane:
オランウータン
latinece:
Pongo
nederlande:
orang-utang
pole:
orangutan
portugale:
orangotango
rumane:
urangutan
ruse:
орангутан, орангутанг
slovake:
orangutan
svede:
orangutang
ukraine:
оранґутанґ

administraj notoj