tradukoj: de en fr nl pl pt

Otoman/o PIV1

Otomano  

HIS
Osmanido: en 1903 la germanoj proponas al Otomanoj konstrui fervojon [1]; en la batalo mortis kaj la serba princo Lazaro kaj la otomana sultano Murat, tamen finfine venkis la otomanoj [2]; la ministro postulas […] ke oni ne plu konsideru otomanojn, antaŭulojn de hodiaŭaj turkoj, invadintoj kaj ekspluatintoj de la balkanaj kaj ceteraj popoloj dum 500 jaroj [3].

otomana  

HIS
Osmanida: la otomana imperio [4]; la domo Otomana, kies kreo ŝuldiĝas al humila ... paŝtisto [5]; en 1461 la papo invitis Skanderbeg al Romo post sukcesa rezistado kontraŭ otomanaj armeoj, kiuj minacis okcident-eŭropan civilizacion [6]; la otomanaj regantoj, diference de la kristanaj, neniam celis amasan konvertiĝon [7]; en 2001 la franca senato akceptis leĝon, agnoskantan la genocidon de armenoj en la Otomana Imperio en 1915 [8].

tradukoj

anglaj

~o: Ottoman; o~a: Ottoman.

francaj

~o: Ottoman (subst., dynastie); o~a: ottoman (adj.).

germanaj

~o: Ottomane; o~a: ottomanisch.

nederlandaj

~o: Ottomaan, Osmaan; o~a: Ottomaans, Osmaans.

polaj

~o: Osman; o~a: otomański, osmański.

portugalaj

~o: otomano, osmanli, osmanil.

fontoj

1. A.-C. Ordas, M. Corobu trad.: Pri historio en Irako, soc.culture.esperanto, 2003-03-30
2. Monato, , Bardhyl Selimi: Memorante miton, 2008
3. Monato, , Bardhyl Selimi: Lernolibroj ofendaj, 2011
4. Monato, , Aleksandro Gofen: Misinforma komento, 2003
5. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 6a, p. 427a
6. Monato, , Bardhyl Selimi: Dolĉaĵoj maldolĉaj, 2005
7. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
8. Monato, , Sergei Paĥomov: Turkio ne respondeca, 2006


ℛevo | datumprotekto | otoman.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2019/10/24 06:10:13