9pankreat/o PIV1 , pankreas/o PV

pankreato, pankreaso

ANA
Granda ventra glando (malantaŭ la stomako), kiu sekrecias senkoloran sukon helpantan al digesto, kaj kiu ankaŭ produktas hormonojn, interalie insulinon: la pankreato estas malgranda longa organo konektita al la duodeno [1]; Ivan Pavlov […] en katedro pri fiziologio en veterinara instituto […] daŭrigis siajn esplorojn pri nerva regulado de koro kaj pankreaso [2]; la virga haringo, parenteze, havas grasecon de pli ol 16 %, ĝi dankas sian specialan guston precipe al la fiŝa pankreato [3].
angle:
pancreas
beloruse:
падстраўнікавая залоза
ĉeĥe:
pankreas, slinivka břišní
ĉine:
胰腺 [yíxiàn], 胰 [yí], 膵 [cuì], 胰脏 [yízàng], 胰臟 [yízàng]
france:
pancréas
germane:
Bauchspeicheldrüse, Pankreas
hispane:
páncreas
hungare:
hasnyálmirigy
itale:
pancreas
japane:
すい臓 [すいぞう]
katalune:
pàncrees
nederlande:
alvleesklier, pancreas
perse:
لوزالمعده، پانکراس
pole:
trzustka
portugale:
pâncreas
ruse:
поджелудочная железа
slovake:
slinivka brušná
ukraine:
підшлункова залоза

administraj notoj