tradukoj: cs en fr la pt ru sk

papaj/o PIV1

papajo  

KUI Frukto de papajarbo, kun flava aŭ oranĝa karno manĝebla kruda aŭ kuirita: mi tute ne povas manĝi semojn de papajo [1]; en ujon oni metas salumitajn krabojn, salikokojn, pecigitan papajon [2].

papajoj ekstere kaj ene
PD  [3]

papajarbo, papajujo  

BOT Mezamerikdevena arbo, specio de kariko, ankaŭ nomata melonarbo, kultivata en varmaj landoj pro siaj fruktoj (Carica papaya).

tradukoj

anglaj

~o: papaya; ~arbo, ~ujo: papaya tree.

ĉeĥaj

~o: papajovník, papája.

francaj

~o: papaye; ~arbo, ~ujo: papayer.

latina/sciencaj

~arbo, ~ujo : Carica papaya.

portugalaj

~o: mamão, papaia, bepaia, mamoa; ~arbo, ~ujo: mamoeiro.

rusaj

~o: папайя; ~arbo, ~ujo: папайя.

slovakaj

~o: papájovník.

fontoj

1. Monato, Gbeglo Koffi: Fornoj kaj formoj
2. Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, manĝo kaj imagpovo, p. 43a
3. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Papaya_sunset.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~arbo, ~ujo: Mankas dua fontindiko.
~arbo, ~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | papaj.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2019/01/11 16:10:14