tradukoj: be cs de en fa fr hu it nl pt ru sk

parapet/o

parapeto  

1.  
ARKI Ĝisbrusta mureto aŭ balustrado ĉe rando de profundaĵo por evitigi la enfalon; randmureto: mi apogis min al parapeto de ponto [1]; li rigardis rapide alvenantan trajnon el la malproksimo, kaj ekgrimpas sur la parapeton [2]; ĉe unu flanko troviĝis speco de natura parapeto, balustrado el ŝtontabulo [3]. VD:balustrado, balustraro, bariero, barilo
2.
MIL Subvesta brustŝirmilo por protekti homon kontraŭ pafoj: bone organizita polico donas parapetojn al siaj policanoj dum atakoj kontraŭ banditoj.

tradukoj

anglaj

~o 1.: parapet.

belorusaj

~o 1.: парапэт; ~o 2.: бронежылет.

ĉeĥaj

~o: parapet, předprseň.

francaj

~o 1.: parapet; ~o 2.: gilet pare-balle.

germanaj

~o 1.: Brüstung; ~o 2.: Schutzweste, schusssichere Weste.

hungaraj

~o 1.: mellvéd; ~o 2.: védőmellény, golyóálló mellény.

italaj

~o 1.: parapetto; ~o 2.: giubbotto antiproiettile.

nederlandaj

~o 1.: borstwering, ballustrade; ~o 2.: kogelvrij vest.

persaj

~o 1.: دیواره (دیوار کوتاه تا ارتفاع سینه)، طارمی، نرده; ~o 2.: جلیقهٔ ضدگلوله.

portugalaj

~o 1.: parapeito; ~o 2.: colete à prova de bala.

rusaj

~o 1.: парапет, бруствер.

slovakaj

~o: násyp pred zákopom, parapet.

fontoj

1. Lina Gabrielli: Karnavalo. - Romo: International Center of Arts, 1973, p. 29a
2. Monato, Lode Van de Velde: Splito
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj


ℛevo | datumprotekto | parape.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2018/02/10 14:10:16