tradukoj: be br cs de en fr hu la nl pl pt ru sk

*perdrik/o

*perdriko  

ZOO
Genro el la familio fazanedoj (Perdix), sovaĝa birdo kun bongusta viando: oni postkuras perdrikon en la montoj [1]; perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis, tia estas tiu, kiu akiras riĉecon per rimedoj maljustaj: en la mezo de sia vivo li ĝin perdos, kaj en la fino li restos malsaĝulo [2]; ni havas perdrikojn, junajn anserinojn, fiŝojn freŝajn el la rivero, bonegan kapreolan rostaĵon [3]; kiom da kokinaj ovoj li ricevos por sep perdrikoj [4]?

Griza perdriko (Perdix perdix), ĉe Dublino, Irlando
CC BY 2.0  [5]

tradukoj

anglaj

~o: partridge.

belorusaj

~o: курапатка.

bretonaj

~o: klujar.

ĉeĥaj

~o: koroptev, koroptev polní.

francaj

~o: perdrix.

germanaj

~o: Rebhuhn.

hungaraj

~o: fogoly.

latina/sciencaj

~o : Perdix.

nederlandaj

~o: patrijs.

polaj

~o: kuropatwa.

portugalaj

~o: perdiz.

rusaj

~o: куропатка.

slovakaj

~o: jarabica.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 17:11
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
5. David Galavan: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Perdix_perdix_Turvey_1.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | perdrik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.11 2018/11/28 20:10:22