*plum/o UV

*plumo

1.
ZOO Ĉiu el la kornecaj tubetoj garnitaj per lanugo, kiuj kovras la korpon de birdoj: granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj [1]; hirundo […] kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn [2]; montris sin perfektaj dandoj per siaj kokete plumitaj (plumornamitaj) biretoj [3]; [ŝi] tiel forte batis la plumkovrilon, ke la plumoj flugis kiel neĝaj flokoj [4]; (figure) sin ornami per fremdaj plumoj (pretendi kvalitojn kaj meritojn ne reale havatajn).
2.
TIP Skribilo farita el tubeto de plumo, kies ekstremon oni pintigis, aŭ el similforma metallameno tenata per plumingo: de la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon [5]; vi posedas videblan talenton por la plumo Marta ; ŝtalplumo […] estas tro rigida [6]; plumo ne sentas, papero silentas PrV .
3.
(figure) Aŭtoreco, verkmaniero de iu: ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de mia bofrato, oni ne volis akcepti Marta ? jen sub lia plumo aperis en 1942 La Esperantologio kaj ties disciplinoj [7]; pli ol 50 jarojn post la sukcesa ekiro de la germana versio el la plumo de la ŝlagropapo Ralph Siegel, la montoj laŭdire ĉiam ankoraŭ kantas [8]; jam en mallonga tempo via plumo, same kiel tiu de aliaj pri-afrikaj raportistoj, estus pli sovaĝa (kaj via koro pli malluma) ol la kontinento Afriko [9].
angle:
1. feather 2. pen
beloruse:
пяро
bulgare:
химикал
ĉeĥe:
peří, ptačí pero
ĉine:
[yǔ], 羽毛 [yǔmáo], 翎毛 [língmáo], 毛 [máo], 鵝毛筆 [émáobǐ], 鹅毛笔 [émáobǐ]
france:
plume
germane:
Feder ~o ne sentas, papero silentas: Papier ist geduldig.
hispane:
pluma
hungare:
toll
indonezie:
1. bulu 2. pena (bulu)
japane:
羽根 [はね], 羽毛 [うもう], 鵞ペン [がペン], 羽根ペン [はねペン], ペン [ぺん], ペン先 [ペンさき]
nederlande:
pen
pole:
pióro
portugale:
1. pena, pluma 2. pena, caneta
rumane:
pană
ruse:
перо
slovake:
pero (vtáčie i na písanie)
tibete:
བྱ་སྒྲོ་
ukraine:
перо, пір’я

plumaro

Tuto da plumoj, ekzemple de unu birdo: en la lumo de la luno li vidis flugantan birdon, kies ora plumaro brile radiis [10]. elnaĝis tri belaj blankaj cignoj, kun krispa plumaro ili malpeze kaj majeste glitadis sur la akvo [11].
angle:
plumage
beloruse:
пер’е, плюмаж
ĉeĥe:
opeření, peří
ĉine:
翎毛 [língmáo], 羽毛 [yǔmáo]
france:
plumage
germane:
Gefieder
hispane:
plumaje
indonezie:
bulu
japane:
羽毛 [うもう]
pole:
pierze
rumane:
plumăre
slovake:
perie
ukraine:
оперення, плюмаж

*plumingo UV

Bastoneto, al kiu oni adaptas skriboplumon: bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo [12]. apenaŭ ŝi estis preninta la plumingon, subite per ekmovo bruta, aŭtomata, pli forta al ŝia volo, ŝi ĝin rompis en siaj fingroj [13]; la enketisto sindefende svingis la plumingon [14].
beloruse:
ручка (у якую ўстаўляецца пяро)
ĉeĥe:
násadka na pero
france:
porte-plume
germane:
Federhalter
hispane:
porta-pluma
hungare:
tollszár
japane:
ペン軸 [ペンじく]
nederlande:
pennenstok, pennenhouder
pole:
obsadka
rumane:
toc
ruse:
ручка (в которую вставляют перо)
slovake:
rúčka na pero
ukraine:
ручка (для писання)

*plumujo

TIP Skatoleto, por teni skriboplumojn: skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo [15]; mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj [16].
beloruse:
пэнал
ĉine:
笔盒 [bǐhé], 筆盒 [bǐhé], 鉛筆盒 [qiānbǐhé], 铅笔盒 [qiānbǐhé]
france:
plumier
germane:
Federmappe
hispane:
estuche de lápices
indonezie:
kotak pensil, tempat pensil
japane:
ペン入れ [ペンいれ], 筆箱 [ふでばこ]
pole:
piórnik
rumane:
penar
ukraine:
пенал

fontoplumo, fontplumo

Skribilo, plumingo kun inkorezervujo: [li] tuj prenis sian fontoplumon kaj faris inkmakulon sur la karnon [17]; ni retrovis […] oran fontplumon, kiun pluraj atestantoj rekonis kiel lian [18]; „bonvolu subskribi vian nomon ĉi tie.“ la ŝipestro transdonis fontplumon al mi [19].
angle:
fountain pen
beloruse:
аўтаручка
ĉeĥe:
plnicí pero
ĉine:
鋼筆 [gāngbǐ], 钢笔 [gāngbǐ], 刚笔 [gāngbǐ], 剛筆 [gāngbǐ]
france:
stylographe, stylo-plume
germane:
Füllfederhalter, Füller
hispane:
pluma estilográfica, estilográfica
hungare:
töltőtoll
indonezie:
pena, pulpen
japane:
万年筆 [まんねんひつ]
nederlande:
vulpen
pole:
pióro wieczne
rumane:
stilou
ruse:
авторучка
slovake:
plniace pero
ukraine:
авторучка, самописна ручка, самописка

senplumigi

KUI Forigi la plumojn, ekzemple de birdo preparata por kuiro: pavoj […] estas la belo, sed se oni nur iom senplumigus ilin, ili aspektus ne alie ol ni ĉiuj [20]; la konsulo levis la ŝultrojn ĝis la oreloj, kiam li diris tion, liaj brakoj samtempe leviĝis, […] tio aspektis, kvazaŭ oni senplumigis lin kaj stucis liajn flugilojn [21]; senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon (lerte ŝteli) PrV .
beloruse:
ачшыпаць (пер’е), абскубаць
ĉeĥe:
oškubat peří, škubat peří
france:
plumer
germane:
rupfen (Huhn)
hispane:
desplumar
indonezie:
membului, mencabuti (bulu), mencabut (bulu)
japane:
羽をむしる [はねをむしる]
pole:
oskubać
rumane:
jumuli, scărmăna
slovake:
ošklbať perie (vtákom)
ukraine:
скубти, скубати, обскубувати

administraj notoj