tradukoj: ca fr

podzol/o [1]

podzoloTEZ

MIN Blanke griza, acida, ne tre fruktodona grundo tipa de tajgo kaj de iuj pinglarbaroj: grundo, kiu disvolviĝis sub arboj en humida regiono ― la podzolo ― fariĝas tre diferenca de grundo, kiu formiĝis sub greso kaj herbo [2]; en kondiĉoj de Mezeŭropo podzoloj ekestas nur en la plej altaj montaroj, kie estas sufiĉe da pluvakvo [3].

tradukoj

francaj

~o: podzosol, podzol.

katalunaj

~o: podzol.

fontoj

1. A. Cherpillod: Nepivaj vortoj
2. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
3. Vikipedio, Podzoloj, 2011-12-31

[^Revo] [podzol.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2012/08/02 09:10:32 ]