tradukoj: ca de fr hu pt

Pomeri/o

Pomerio  

GEOGHIS Iama duklando, poste prusa provinco ĉe la Balta Maro ambaŭflanke de la nuna germana-pola landlimo: genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo [1].

Antaŭpomerio  

GEOG La okcidenta, germana parto de la iama provinco Pomerio: la plej granda urbo en Antaŭpomerio estas Stralsund [2].

Meklenburgo-Antaŭpomerio  

GEOGPOL Federacia ŝtato de Germanujo, situanta en la nordorienta parto, limanta la Baltan Maron kun regurbo Ŝverino kaj plej granda urbo Rostoko: Meklenburgo-Antaŭpomerio […] neformale mallongigata MekPom […] limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente) [3].

tradukoj

francaj

Meklenburgo-Antaŭp~o: Mecklembourg-Poméranie-Occidentale.

germanaj

~o : Pommern; Antaŭp~o : Vorpommern; Meklenburgo-Antaŭp~o: Mecklenburg-Vorpommern.

hungaraj

Meklenburgo-Antaŭp~o: Mecklenburg-Elő-Pomeránia.

katalunaj

Meklenburgo-Antaŭp~o: Mecklenburg-Pomerània Occidental.

portugalaj

Meklenburgo-Antaŭp~o: Mecklemburgo-Pomerânia Ocidental.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Cigna nesto
2. Vikipedio, Antaŭpomerio
3. Vikipedio, Meklenburgo-Antaŭpomerio

~o: Mankas dua fontindiko.
Antaŭp~o : Mankas dua fontindiko.
Meklenburgo-Antaŭp~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | pomeri.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.1 2019/02/23 19:10:21