postfiks/o

postfikso

1.  
LIN Ĉia afikso metata post la radiko, interalie sufiksofinaĵo: participoj, antaŭ- kaj postfiksoj, la prepozicioj kaj mallonga vortlisto kompletigas la strukturajn klarigojn [1].
2.
SCI Simile al postfikso1, ĉiu el diversaj kromaĵoj (kromsignoj, funkciaj simboloj ktp) metataj post la ĉefa parto de tuto: KOMP EK donas plurajn eblojn de tajpomanieroj: rekte per elektitaj klavoj aŭ per antaŭsignoj/postsignoj (nomataj „prefiksoj“ kaj „postfiksoj“ de Jurio en EK), signoj tajpendaj antaŭ aŭ post C, G, H, J, S kaj U por produkti Esperantajn literojn [2]; tiu notacio nomiĝas postfiksa, ĉar la operacioj staras post la operaciatoj (pli tradicia nomo estas „postmeta operaciskribo“). [3]
1. Franz-Georg Rössler: El svedaj plumoj, Internacia Pedagogia Revuo, 1997:2
2. Bertilo Wennergren: Esperanto en Vindozo
3. Reinhard Fössmeier: Kulturaj aspektoj de komputil-programado, Notoj de kurso farita dum SUS 22 en Hradec Králové (CZ) 2000-06-10/12
beloruse:
постфікс
nederlande:
achtervoegsel
pole:
końcówka, przyrostek
ruse:
постфикс

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.