tradukoj: cs de en sk

propuls/i PIV1

propulsi  

(tr)
(malofte)
MAS Peli1.b, puŝi1, impulsi1: la pozicio de la velo rilate al la ŝipo estas ofte ŝanĝebla, tiel ke eblas efike propulsi la veturilon al dezirata direkto, malgraŭ la diversaj ventodirektoj [1]; per irado en aŭ sur la rado oni propulsas la tretmuelilon [2]. VD:motoro1

propulso

Ago propulsi aŭ ties efiko: la instruado daŭras 12 semajnojn, kaj inkludas raket-dezajnadon, aerodinamikon, kaj propuls-sistemojn [3]; EK prezentos temojn kiel tarif- kaj pag-sistemoj, mezurado de kvalito, propulso-sistemoj, minimumaj servoj, kiun ĝi deziras trakti eŭropnivele [4].

tradukoj

anglaj

~o : propulsion. ~o-sistemo: engine (plane, rocket).

ĉeĥaj

~i: pohánět (motor).

germanaj

~i : antreiben (Maschine); ~o : Antrieb. ~o-sistemo: Triebwerk.

slovakaj

~i: poháňať (motor).

fontoj

1. Vikipedio, Velo
2. Vikipedio, Tretmuelejo
3. K. Miner: Taglibro, 2003-11-18
4. Monato, Roland Rotsaert: Semajno pri neelĉerpiĝonta energio


ℛevo | datumprotekto | propuls.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2019/09/28 23:10:17