tradukoj: be cs de en fa fr hu nl pt ru sk

*pudr/o PV

*pudro

Pulvoro el iuj mineraloj aŭ aliaj substancoj, eventuale kolorigita kaj parfumita, uzata en tualeto precipe por malbriligi kaj glatigi la aspekton de la haŭto: kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo | parfumita per mirho kaj olibano, | per ĉiaj pudroj de la parfumisto? [1].

pudri  

(tr)
Surŝuti per pudro: pudri al si la vizaĝon; (figure) la neĝe pudritaj kampojZ (prujno); (figure) la sennombraj astroj, kiuj pudras la vastegon. VD:polvo

rizpudro, riza pudro

Pudro el pulvorigita rizo: nebone forviŝita riza pudro Marta.

tradukoj

anglaj

~o: powder (cosmetic facial).

belorusaj

~o: пудра; ~i: пудрыць.

ĉeĥaj

~o: pudr, zásyp; ~i: pudrovat.

francaj

~o: poudre (cosmétique); ~i: poudrer; riz~o, riza ~o: poudre de riz.

germanaj

~o: Puder; ~i: pudern.

hungaraj

~o: púder; ~i: púderez.

nederlandaj

~o: poeder, toiletpoeder; ~i: poederen.

persaj

~o: گَرد، پودر.

portugalaj

~o: talco, pó-de-arroz.

rusaj

~o: пудра; ~i: пудрить.

slovakaj

~o: púder, zásyp; ~i: napudrovať, zapudrovať, zasypať púdrom.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 3:6

~i: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | pudr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2018/10/26 07:10:23