9radar/o SPV

9radaro

TEK Radilokalizilo: mi rimarkis survoje policistojn mezurantajn la rapidecon de veturiloj per radaroj [1]; defendi la ŝtaton aŭ agresi alian ne plu povas armitaj nacianoj, sed edukitaj profesiuloj, kiuj scipovas uzi komplikajn aviadilojn, radarojn, tankojn, satelitojn [2]; la grunda radaro ebligas per la uzo de elektromagnetaj ondoj, ke restaĵoj de la romia urbo aperas tridimensie sur la komputila ekrano [3]; (figure) ŝi malofte vidiĝas sur mia politika radaro [4].
Rim.: La vorto estas akronimo de la anglaj vortoj „radio detecting and ranging“.
Rim.: Ne konfuzu kun rad/ar/o.
1. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
2. Monato, Zlatko Tišljar: Kiu estas la perfidulo?
3. Monato, Evgeni Georgiev: Milita kampadejo trovita en Karnunto
4. Monato, Paul Gubbins: Rolo redifinita
angle:
radar
beloruse:
радар, радыялякацыйная станцыя
france:
radar
germane:
Radar
katalune:
radar
nederlande:
radar
pole:
radar
portugale:
radar
ruse:
радар, радиолокатор
ukraine:
радіолокатор, радар

administraj notoj