radiofoni/o PV

radiofonio

1.
RAD Sistemo de publika dissendado per elektromagnetaj ondoj kaj ricevo de la elsendoj per radioaparatoj: la Internacia Unio de Radiofonio [1]. SIN:radio3
2.
TEL Komuniksistemo, kiu uzas la proprecojn de elektromagnetaj ondoj: kial ĝuste la historia ortografio de la angla iel ajn ĝenu en la aviada radiofonio ― afero pure parolada ― supozeble por ĉiam restos sekreto komprenata nur de la polemikanta aŭtoro [2]; bedaŭrinde oni plu uzas malnovan nesekuran telefonan radiofonion kaj ankoraŭ ne transmigris al la pli sekura paketbaza datuma radiofonio [3].
1. P. Vilain: Epizodo 35 - Inter la Mondmilitoj, tubaro, Esku, 2023-04
2. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
3. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
beloruse:
1. радыёвяшчаньне 2. радыёфанія
ĉeĥe:
radiofonie, zast. rozhlas
france:
1. radiophonie 2. radiotéléphonie
germane:
1. Rundfunk 2. Funk, Mobilfunk, Drahtlostechnik
hungare:
1. rádiózás, rádiófónia 2. vezeték nélküli távközlés
japane:
ラジオ放送 [らじおほうそう], 無線電話 [むせんでんわ]
nederlande:
1. radio, radiofonie 2. draadloze telefonie
pole:
radiofonia, radio
portugale:
1. radiofonia
rumane:
radio
ruse:
1. радиовещание 2. радиофония
slovake:
rozhlas, rádiofónia

administraj notoj