tradukoj: be ca cs de es fr hu la nl pt ru sk

*ranunkol/o

*ranunkolo  

BOT Genro el familio ranunkolacoj (Ranunculus), tre ofta herbo kun plej ofte brilflavaj kvinfoliaj floroj: kiel vegetaĵa tapiŝo tie kreskis nur ranunkoloj [1]; ranunkolo […] havas kvinnombrajn hipoginajn florojn kun brilflava petalo kaj kun pluropaj fruktoj, kies unuopaj fruktoj estas akenoj, ili kreskas ofte en malsekaj lokoj [2].

akra ranunkolo (Ranunculus acris subsp. nipponicus), Monto Tsurugi, Japanujo
CC BY-SA 4.0  [3]

tradukoj

belorusaj

~o: казялец, курасьлеп.

ĉeĥaj

~o: pryskyřník.

francaj

~o: renoncule.

germanaj

~o: Hahnenfuß.

hispanaj

~o: ranúnculo.

hungaraj

~o: boglárka. akra ~o: réti boglárka.

katalunaj

~o: ranuncle.

latina/sciencaj

~o : Ranunculus. akra ~o: Ranunculus acris.

nederlandaj

~o: boterbloem.

portugalaj

~o: ranúnculo, rainúnculo, botão-de-ouro.

rusaj

~o: лютик.

slovakaj

~o: iskiernik.

fontoj

1. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
2. Vikipedio, Ranunkolo
3. Alpsdake, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ranunculus_acris_(Mount_Tsurugi).JPG

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | ranunk.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2018/10/07 18:10:18