*raŭk/a PV

*raŭka

Sonanta malklare, obtuze, kvazaŭ skrapante: la infano […] vekiĝis tre raŭka kaj kun sufoka tusado FK ; subite granda nigra korvo […] kriis per raŭka voĉo [1]; la anseroj revenis hejmen kaj kriis sian raŭkan krion [2]; „for, for!“ bojis la maljuna ĉenhundo, ĝi estis iom raŭka […] depost la tempo, kiam ĝi ĉesis esti ĉambra hundo [3]; la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo [4]; ellasu min!... ― kriis li per raŭka voĉo, ― ellasu min, mi volas trinki [5]. VD:malglata, malklara, malpura, obtuza2, raspa
angle:
hoarse, husky
beloruse:
хрыплы, хрыпаты, дзяркаты
france:
rauque
germane:
rau, heiser
hungare:
rekedt
nederlande:
hees, rauw, schor
pole:
chrypliwy, ochrypły, zachrypniety, chrypiący
portugale:
rouco
ruse:
хриплый, сиплый
svede:
hes
tibete:
རྩུབ་པོ་
ukraine:
хрипкий, хриплий, захриплий, сиплий

raŭkiĝi

(ntr)
Ricevi raŭkan voĉon: mi alvenis en Jehupec al la riĉulo, montris mian komercaĵon, parolis, paroladis, eĉ raŭkiĝis [6].
6. Ŝ. Alejĥem, trad. I. Muĉnik: Ne estas feliĉo, en: Hebreaj rakontoj, 1923
france:
s'enrouer

administraj notoj