rendiment/o

rendimento

1.
TEK Kvociento de utila laboro per elspezita energio: la produktado de elektro per fotovoltaaj ĉeloj provokas kritikojn, pro la alta kostoprezo kaj la malgranda rendimento, ĝi estas efika nur en idealaj cirkonstancoj, kie abundas suno [1]; dum antaŭ kelkaj jaroj neniu dubis pri la utilo de biokarburaĵoj, oni nun ĝenerale konsentas ke ili apenaŭ efikas kontraŭ la klimatŝanĝiĝo, ĉar ilia produktado postulas tro da energio, foje la rendimento eĉ estas negativa [2].
2.
EKON Produktokapablo de rimedo: kampo, maŝino ks: la loĝantoj de la Mekong-delto, ĉe la suda landparto, per du rizrikoltoj ricevas jarajn rendimentojn de 10 ĝis 12 tunoj/ha [3]. VD:enspezo
3.
EKON Profito akirita per kapitalo (valorpapero, investoj) en formo de dividendo, rento ktp: la banko, kiu daŭre havis grandajn gajnojn, nun strebas al rendimento de 25  el propra kapitalo [4].
1. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?
2. Monato, Roland Rotsaert: Manĝi estos pli koste
3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
4. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo
angle:
performance, efficiency 3. yield
beloruse:
1. прадукцыйнасьць, каэфіцыент карыснага дзеяньня 3. даходнасьць, прыбытковасьць, рэнтабельнасьць
france:
rendement, efficience
germane:
1. Wirkungsgrad 2. Ausbeute, Ertrag 3. Rendite
hungare:
1. hatásfok 3. hozam, jövedelmezőség
japane:
効率 [こうりつ]
pole:
efektywność, wydajność
portugale:
1. rendimento
ruse:
1. отдача, производительность, коэффициент полезного действия 3. доходность, прибыльность, рентабельность
ukraine:
продуктивність, ефективність

rendimenta

EKON Profita: [la] minado ĝis nun ne estis ekonomie rendimenta [5]; la ŝtataj monolitoj estis dispecigitaj kaj disvenditaj al pli rendimentaj privataj kompanioj [6].
angle:
profitable, efficient
germane:
profitabel, effizient
pole:
sprawny, wydajny
ukraine:
продуктивний, ефективний

altrendimenta

Havanta altan rendimenton: [riz]varioj altrendimentaj [7]; patrinoj timis pri la efikoj de altrendimenta kultivado kaj malsanigaj manĝaĵoj por la infanoj [8]. VD:fekunda3, fruktodona
7. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
8. Monato, Marie-Ho: La ekologiaj nutraĵoj de AMAP, 2010
angle:
high-yield, lucrative, fruitful
germane:
ertragreich
pole:
o wysokiej sprawności

administraj notoj