tradukoj: be ca cs de el en es fr fy hu it nl pl pt ro ru sk

Rom/o

Romo  

GEOGHIS La plej granda urbo kaj ĉefurbo de Italujo; antikve, ankaŭ de Romio: esti en Romo kaj ne vidi la Papon PrV ; Klaŭdio […] ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo [1]; laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo [2]; en la mezo […] de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo [3]; la papo ordonis, ke Hus venu al Romo por pravigi sin [4].

roma  

Rilata al Romo: la roma senato, imperiestro (kontraste al la konstantinopolaj); la roma episkopo (la papo de Romo); la roma katolika episkopo Carlos Belo finfine per la pacopremio altiris la atenton de la mondo al problemoj en sia regiono [5]; la Roma eklezio (kontraste al la Orienta kristanismo); ĉefrabeno de la roma sinagogo [6]; [ili] parolas en Italio per roma aŭ napola akĉento [7]; la roma imperio [8]; numeritaj per romaj ciferoj I ĝis X [9]; la romaj ciferoj.

romano  

Loĝanto de Romo: epistolo al la romanoj [10]; la lingvoj romana-germanaj EE ; la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion [11]; ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj [12]; la Romanoj kaj Grekoj nomadis ŝin Driado [13]; ŝi estas edzino de romano [14].
HOM:roman·o

romaj ciferoj PIV2  

La ciferoj I, V, X, L, C, M, kiujn uzis la antikvaj romanoj (dum aliaj romianoj, ekz-e la grekoj kaj judoj en la Orienta Romio, havis aliajn sistemojn por skribi nombrojn): la Romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj estas evitindaj en Esperanto [15].

Rim.: En la zamenhofa epoko oni ofte uzadis romajn ciferojn por signi ordajn numeralojn (numerojn), kaj neniam por indiki kvanton; ekz-e tri hispanaj „karaveloj“ de la XV centjaro [16] (voĉlegu: „de la dek kvina“); La papoj Urbano VIII kaj Innocento IV [17] (voĉlegu: „Urbano la oka kaj Inocento la kvara“) — kp la kastelo de Frederiko la Sesa [18]; la regado de Kristiano la Sepa [19].

tradukoj

anglaj

~o: Rome; r~a: Roman; r~ano: Roman; r~aj ciferoj : Roman numerals.

belorusaj

~o: Рым; r~a: рымскі; r~ano: рымлянін; r~aj ciferoj : рымскія лічбы.

ĉeĥaj

~o: Řím.

francaj

~o: Rome; r~a: romain; r~ano: romain; r~aj ciferoj : chiffres romains.

frisaj

~o: Rome; r~a: Romeinsk; r~ano: Romein; r~aj ciferoj : Romeinske sifers.

germanaj

~o: Rom; r~a: römisch; r~ano: Römer; r~aj ciferoj : römische Zahlen.

grekaj

~o: Ρώμη.

hispanaj

~o: Roma; r~a: romano; r~ano: romano.

hungaraj

~o: Róma; r~ano: római (lakos); r~aj ciferoj : római számok.

italaj

~o: Roma; r~a: romano (agg.); r~ano: romano (sost.).

katalunaj

~o: Roma; r~a: romà; r~ano: romà; r~aj ciferoj : nombres romans.

nederlandaj

~o: Rome; r~a: Romeins; r~ano: Romein; r~aj ciferoj : Romeinse cijfers.

polaj

~o: Rzym; r~a: rzymski; r~ano: Rzymianin; r~aj ciferoj : cyfry rzymskie.

portugalaj

~o: Roma (capital da Itália); r~a: romano; r~ano: Romano; r~aj ciferoj : Números Romanos.

rumanaj

r~aj ciferoj : cifre romane.

rusaj

~o: Рим; r~a: римский; r~ano: римлянин; r~aj ciferoj : римские цифры.

slovakaj

~o: Rím.

fontoj

1. La Nova Testamento, La agoj 18:2
2. La Nova Testamento, Romanoj 1:15
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?
5. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj
6. Monato, Armando Zecchin: Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?
7. Monato, Roberto Pigro: Kiom da homoj, tiom da gustoj
8. Monato, La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio
9. Monato, Bardhyl Selimi: La Oka Koridoro
10. La Nova Testamento, Al la Romanoj
11. La Nova Testamento, Johano 11:48
12. La Nova Testamento, La agoj 16:37
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
14. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
15. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Helposignoj
16. Eube: NoktoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
17. N. Kuŝnir: BagatelojLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj


ℛevo | datumprotekto | rom.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2019/07/07 20:10:14