rongorong/o

rongorongo

LIN
Skribsistemo de la Paskinsulo, ĝis nun nur parte malĉifrita: li publikigis en la verko Rongorongo la bildon de 12 000 glifoj, sed la deĉifrado lamis pro grandega semantika pelmelo [1]; Steven Roger Fischer […] kontribuis al la deĉifrado de la Rongorongo-skribo de la Paskaj Insuloj [2]; senton mi havas kvazaŭ mi nur ĉizus ⫽ rongorongajn signojn sur dolmenon ⫽ futuren sepultendan [3].
1. Monato, Deĉifrado de la paskinsula skribo
2. Andreas Künzli: Lingvo(j) en la 21a jarcento laŭ Steven Roger Fischer, p. 1
3. Jorge Camacho: Nefermita poemo pri Esperanto kaj Esperantujo, la blogo de Jorge, 26.7.2012
angle:
Rongorongo
beloruse:
ронга-ронга
france:
Rongorongo
germane:
Rongorongo
ruse:
Ронго-ронго

administraj notoj