rung/o PIV1

rungo

(malofte)
Transversa stangeto kiu kuntenas krurojn de seĝo, konsistigas ŝtupon de ŝtupetaro...: li kuŝis, vestita per trudkitelo, firme ligita al la feraj rungoj de sia lito per larĝaj tolbendoj [1]; mi volis malsuprengrimpi la eskalon, sed kiam mi metis piedon sur la plej supran rungon, atakis min terura […] varmego [2]; (figure) la plej alta rungo en la ŝtuparo de kulturo [3].
1. V. Garŝin, trad. M. Povorin: La ruĝa floro, La Ondo de Esperanto, 2006:12 (146)
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 28
3. L. Bianciardi, trad. C. Minnaja: Kiel oni iĝas Intelektulo, [2008]
angle:
rung
france:
barreau
germane:
Sprosse
pole:
szczebelek
ukraine:
кутник (для кріплення меблів), щабель

administraj notoj